Fervojlinio Opava východ – Hradec nad Moravicí

(Alidirektita el Fervojlinio 315)

Fervojlinio Opava východ – Hradec nad Moravicí (en horaro por vojaĝantoj lastfoje indikata kiel fervojlinio 315) estas unurela fervojo kun longeco 8 km. Temas pri regiona fervojlinio. En sektoro Opava východ - Deflankigo Moravice la fervojlinio kondukas sur la samaj reloj kun fervojlinio Opava východ - Svobodné Heřmanice.

Opava východ – Hradec nad Moravicí

Motorveturilo 810 en Hradec nad Moravicí

Motorveturilo 810 en Hradec nad Moravicí
Superrigardo
Numero de linio 315

Paso de fervojo

Map
Teknikaj trajtoj
Longo 8 km
Ŝpuro 1435 mm (Normala ŝpuro)
Fervoja elektra sistemo neelektrizita fervojo
Maksimuma dekliveco 20 ‰
Maksimuma rapideco 60 km/h
Stacioj de la fervojlinio
0,000 Opava východ
Fervojlinio ĝis Hlučín
Fervojlinio ĝis Ostrava-Svinov
Fervojlinio ĝis Krnov
1,757 Kylešovice
2,697 Deflankigo Moravice
Fervojlinio ĝis Svobodné Heřmanice
6,519 branĉtrako Opavská lesní
6,632 Branka u Opavy
6,694 branĉtrako Opavská lesní
7,500 Hradec nad Moravicí haltejo
7,581 branĉtrako Brano
7,950 Hradec nad Moravicí
8,211 fino de la fervojlinio
vdr

Historio redakti

La fervojlinio estis konstruita en la jaroj 1903 ĝis 1905 kiel deflankiga el fervojlinio Opava východ - Horní Benešov.

Nefinkonstruita fervojlinio Opava - Trenčín redakti

En arbaroj ĉirkaŭ Jakubčovice eblas trovi restaĵojn de tiu ĉi nefinkonstruita fervojlinio, precipe entranĉaĵojn kaj surŝutaĵojn. Tiu ĉi fervojlinio devis konduki el Opava tra Kylešovice, Moravice, Branka u Opavy, Hradec nad Moravicí, Fulnek, Stachovice, Hladké Životice místní nádraží, Suchdol nad Odrou, Nový Jičín kaj plu poste tra Montpasejo Vlárský ĝis Trenčín. Eĉ spite al financaj problemoj oni komencis konstrui ĝin en la jaro 1873, sed pro kaŭzo de fiasko en viena borso la konstruado estis post duonjaro nuligita. Dank' al tio Opava fariĝus fervojnodo de Silezio. Sur ties fundamentoj estas konstruita ankaŭ fervojlinio 277.

Vidu ankaŭ redakti