Festivalo de la Vieilles Charrues

Franca festivalo pri diversĝenraj muzikoj

La muzika festivalo Vieilles Charrues - france Festival des Vieilles Charrues, bretone Gouel an Erer Kozh, esperantlingve "Festivalo de la malnovaj plugiloj" - ĉiujara festivalo pri diverĝenraj muzikoj, planita dum kvar tagoj la trian semajnfinon de julio en la urbo Carhaix-Plouguer, en la departemento Finistère de la regiono Bretonio en okcidenta Francio. La festivalo estas ofte mallongigata "Les Charrues" ("la plugiloj"), precipe en sociaj retoj.

Festivalo de 2006
Festivalo de la Vieilles Charrues
ĉiujara okazaĵo • muzikfestivalo
muzikfestivalo
Komenco 1992 vd
Geografia situo 48° 16′ 15″ N, 3° 33′ 30″ U (mapo)48.2709-3.55828Koordinatoj: 48° 16′ 15″ N, 3° 33′ 30″ U (mapo)
Lando(j) Francio vd
Festivalo de la Vieilles Charrues (Francio)
Festivalo de la Vieilles Charrues (Francio)
DEC
Festivalo de la Vieilles Charrues
Festivalo de la Vieilles Charrues
Map
Festivalo de la Vieilles Charrues
Retejo Oficiala retejo
vdr
parto de la festivala publiko en 2019

Kreita en 1992 en la najbara loĝloko Landeleau kiel loka festo, ĝi fariĝis unu el la plej grandskala festivalo en Eŭropo, kaj la unuaskala en Francio. Ekde sia kreo la festivalo ofertas tre varistilan programon. Malgraŭ la geografia situo de la festivalo en relative izolita regiono, ĝia sukceso klarigeblas precipe per la fakto, ke la Vieilles Charrues povis tra la tempo kapti preskaŭ ĉiujn artistojn vojaĝantajn en Eŭropo en julio, en vasta gamo de stiloj, ampleksantaj popon, rokon, elektro, repon, kanton, mondon, lokan folkloron, kaj per miksado de tre konataj muzikistoj kaj novaj malkovroj. La ĉeesto-rekordo estis atingita en 2017, kun 280 000 festivalanoj dum kvar tagoj, inkluzive de 222 000 pagantaj eniroj kaj 6 800 volontuloj. Male al kelkaj aliaj festivaloj, ĝi preskaŭ ne ricevas subvenciojn kaj regule donacas por la asocia kaj kultura disvolviĝo en centra Bretonio, inkludante la lernejaron Diwan.