Fettes Brot

germana grupo de hiphopo


Fettes Brot estas germana grupo de hiphopo kreita en 1992 en Hamburgo, kiu komponis, inter aliajn, kantojn tiom popularaj kiom "Jein" kaj "Emanuela".

Fettes Brot
Persona informo
Profesio
Aktiva dum 1992–2023 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La grupo estas formita de Martin Vandreier (alinome Dokter Renz), Boris Lauterbach (alinome König Boris) kaj Björn Warns (alinome Björn Beton). Ili ĉiuj estis membroj de aliaj grupoj ĝis 1992, kiam ili kuniĝis en Fettes Brot.

La unua komerca sukceso de la grupo estis la unuopaĵo "Nordisch by Nature" ("Nordic by Nature") kaj la albumo el kiu venis la unuopaĵo. La kanto startas pere de la sono de nebulkorno kaj estis ludita parte en "Hamburger Platt" (malsuprahamburga) nordgermana dialekto, kun forta akĉento de Platgermana lingvo, kaj en dana, kio rezultis en la fakto, ke la kanto iĝis kvazaŭ himno en Norda Germanio.

La grupo montris sian teknikan maturecon per sia unua LP nome Auf einem Auge blöd ("Stulta unuokule", parodio de la frazo Auf einem Auge blind kun la signifo "Blinda unuokule"), kiu enhavas ingeniajn kaj bonhumorajn vortumojn.

Post ilia dekomenca sukceso, la grupo ekeksperimentis per pli milda sono kaj publikigis la unuopaĵon "Können diese Augen lügen?" ("Povus tiuj okuloj mensogi?") el la albumo Fettes Brot lässt grüßen ("Fettes Brot salutas"). Multaj puristoj kritikis la bandon, ĉar ĝi esploris novajn vojon kaj ne plu fokusis al pure hiphop-muzika stilo. La kantoj "Viele Wege führen nach Rom" ("Multaj vojoj kondukas al Romo") kaj "Lieblingslied" ("Preferata kanto") estis sukcesaj kaj iĝis eĉ pli granda sukceso ol ambaŭ antaŭaj albumoj.

Studialbumoj

redakti
  • 1995: Auf einem Auge blöd ("Stulta unuokule") GER#29, SWI#22
  • 1996: Außen Top Hits, innen Geschmack GER#10, AUT#21, SWI#14
  • 1998: Fettes Brot lässt grüßen ("Fettes Brot Send Their Regards") GER#9, AUT#30, SWI#27
  • 2001: Demotape GER#9, AUT#30, SWI#27
  • 2005: Am Wasser gebaut ("Konstruita sur akvo") GER#4, AUT#9, SWI#23
  • 2008: Strom und Drang ("Elektro kaj konduko", vortoludo pri Sturm und Drang) GER#3, AUT#9, SWI#14
  • 2013: 3 is ne Party ("3 estas festo") GER#3, AUT#20, SWI#19
  • 2015: Teenager vom Mars ("Adoleskuloj el Marso") GER#7, AUT#29, SWI#27
  • 2019: Lovestory GER#12[1]

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fettes Brot en la hispana Vikipedio.