Filipa Sousa
Filipa Sousa (naskiĝis la 2-an de marto 1985 en Albufeira, Portugalio, do nun 39-jara) estas portugala kantistino. La artistino reprezentis Portugalion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2012 en Bakuo, sed ne pasis tra la duonfinalo.
Filipa Sousa | |
---|---|
Naskiĝo | 2-an de marto 1985 (39-jaraĝa) en Albufeira |
Ĝenroj | pop-muziko |
Profesio | soloa kantistino |
Aktivaj jaroj | 2003 ĝis nun |
Retejo | www.filipasousa.com |
Persona informo | |
Lingvoj | portugala |
Ŝtataneco | Portugalio |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
TTT | |
Retejo | http://www.filipasousa.com/ |
Filipa debutis en 2003, kiel membro de la protugala muzikgrupo Al-Mouraria. Samjare ŝi partoprenis en la nacia kantokonkurso Operação Triunfo ("projekto triumfo"), atinginte la rondon de la lastaj 30 partoprenantoj. En 2007 ŝi repartoprenis, atinginte la rondon de la lastaj 15 partoprenantoj, kaj ricevis pli da publika atento. Sekvajare, do en 2008, ŝi gajnis la publikan konkuron ‘Grande Noite de Fado’ ("granda nokto de Fado" - Fado estas tradicia portugala kantostilo) en la regiono Algarve, la marborda plej suda parto de Portugalio.