Finsterhennen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Siselen-Finsterhennen (stacidomo).

Finsterhennen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 494 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Finsterhennen
Blazono de Finsterhennen
Blazono de Finsterhennen
Blazono de Finsterhennen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Erlach
Koordinatoj  47° 1′ 27″ N 7° 10′ 48″ O / 47.02417 °N, 7.18000 °O / 47.02417; 7.18000 (mapo)Koordinatoj: 47° 1′ 27″ N 7° 10′ 48″ O / 47.02417 °N, 7.18000 °O / 47.02417; 7.18000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 494
Areo 3,56 km²
Alteco 445 m super marnivelo
Poŝtkodo 2577
Komunumkodo 0493
Mapo de Finsterhennen
Mapo de Finsterhennen
Mapo de Finsterhennen
vdr

Geografio redakti

La komunumo Finsterhennen situas en la Granda Marĉo de la Berna Lagolando, proksimume 20 kilometrojn sudokcidente de la urbo Bielo. Tra la komunumo fluas la kanalo Usserkanal, kiu senakvigas la Grandan Marĉon al Hagneck-Kanalo. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Finsterhennen diversaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,56 km², de kiuj 16,0% estas kovritaj de arbaro, 71,4% servas por agrikulturo kaj 11,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Finsterhennen limas en nordo al Lüscherz, en oriento al Siselen, en sudo al Kallnach, en sudokcidento al Treiten, kaj en nordokcidento al Brüttelen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo 237 de Arberg al Müntschemier. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 10 kilometrojn oriente apud Aarberg. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la tramlinio de Nidau al Ins.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Finsterhennen datiĝas el la jaro 1220 kiel Freineshun. [3] Kiel parto de la Senjorujo Erlach, Finsterhennen en la jaro 1474 estis konkerita de la urba ŝtato Berno kaj en la jaro 1476 integritaj al la berna Voktejo Erlach.[4]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti