Fiolento (ruse Фиолент, ukraine Фіолент, krime-tatare Fiolent) estas kabo en la sud-okcidenta parto de la Krimea duoninsulo. Administre la kabo troviĝas en la Balaklava distrikto de la Sebastopola municipo. Ĝi estas populara natura vidindaĵo de Krimeo (pro belaj pejzaĝoj kaj puraj plaĝoj) kaj relative fama religia (kristana) pilgrim-loko.

Fiolento
kaboterpinto [+]

SituoUkrainio, Krimea duoninsulo
- koordinatoj44° 29′ 55″ N, 33° 29′ 20″ O (mapo)44.49861111111133.488888888889Koordinatoj: 44° 29′ 55″ N, 33° 29′ 20″ O (mapo)
Areo0,32 km² (31,7 ha) [+]

Fiolento (Krimeo)
Fiolento (Krimeo)
DEC
Fiolento
Fiolento

Fiolento (Ukrainio)
Fiolento (Ukrainio)
DEC
Fiolento
Fiolento
Map
Fiolento
Vikimedia Komunejo:  Cape Fiolent [+]
vdr
Fiolento
La "Roko de sanktul-apero" apud la kabo Fiolento

La nomo de la kabo redakti

Krom la nomo Fiolento estas konataj ankaŭ la nomoj Partenium, Felenk-Burun, Manastir-Burun, Kabo de Sankta Georgo. La plej antikva, helen-devena nomo "Partenium" (aŭ "Kabo de virgulino"), estas ligita al la legendo pri Ifigenio, kiu estis forportita en Krimeon fare de Artemiso por servi kiel pastrino en la templo de la Virgulino.

La kabo estas nomata ankaŭ kiel "Kabo de Sankta Georgo" pro la legendo, kiu rakontas, ke Sankta Georgo foje aperis apud la kabo por helpi al la maristoj, kiuj trafis tempeston. La savitaj maristoj en la jaro 891 fondis sur la rokoj iom oriente de la kabo la monaĥejon de Sankta Georgo. Danke al tiu monaĥejo la kabo ricevis ankoraŭ unu nomon - Manastir-Burun (el la krime-tatara lingvo: manastır — monaĥejo, burun — kabo).

La nomo Fiolento unue aperas sur la mapoj en la jaro 1807. Ekzistas kelkaj versioj pri tiu nomo. Laŭ la unua la nomo venas el la greka lingvo kaj signifas "Dia lando". Laŭ la alia, la nomo venas de la itala vorto (mezepoke la Suda Bordo de Krimeo estis regata de ĝenovanoj) violente ("violenta", "furioza") — eble pro tio, ke apud la kabo la maro ofte ŝtormas. Ankoraŭ unu versio diras, ke la nomo de la kabo venas el la turka vorto felenk (kiu signifas "deklivo por surakvigi ŝipojn"). Fine, ekzistas la versio, ke la nomo venas de la tjurk-lingva vortkunmeto, kiu signifas "Tigra kabo" — sur la kab-deklivoj alternas la strioj de helflava kalkoŝtono kaj malhela trakito, kio similas la tigran felon.

Vidindaĵoj redakti

La kabo estas formita ĉefe de vulkanaj petroj ĉ. 150 miliolojn da jaroj aĝaj. La vulkanaj petroj estas kovritaj de kalkoŝtonoj, en kiuj multas pecoj de diversaj mineraloj (ĉefe jaspo, karneolo, kalcedono ka.). Danke al tiu abundo de mineraloj la plaĝo, troviĝanta apude, ricevis la nomon "Jaspa plaĝo" (ruse Яшмовый пляж). La deklivoj de la kabo estas sufiĉe krutaj, foje tre abruptaj, kaj altas ĉ. 80-100 metrojn. Oni kutimas opinii, ke la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro komenciĝas ĝuste per la altaĵoj de Fiolento.

Apud la kabo en la maro troviĝas kelkaj enakvaj rokoj. La plej fama inter ili estas la "Roko de la sanktul-apero". Laŭ la legendo ĝuste sur tiu ĉi roko aperis Sankta Georgo por helpi al la maristoj dum ŝtormo. La roko troviĝas 140 metrojn for de la bordo; sur ĝi staras kruco el blanka marmoro.

Sur la kabo troviĝas vira monaĥejo de Sankta Georgo, kiu estas unu el la plej famaj kristanaj pilgrimejoj en Krimeo.

Diversaĵoj redakti

  • Laŭ la legendo ĝuste ĉi tie unuafoje surpaŝis la krimean teron apostolo Andreo, kiam li venis en Krimeon prediki.
  • Komunuze oni nomas Fiolento ne nur la kabon mem, sed ankaŭ la ĉirkaŭan parton de la bordo (ĉ. 10 kilometrojn longan), ĉefe okupitan de malgrandaj somer- kaj ripoz-domoj.
  • En la jaro 1969 sur la kabo estis kreita malgranda rezervejo; la kabo mem estis nomita "naturmonumento de loka graveco".

Eksteraj ligiloj redakti