Fislisbach

komunumo de Svislando
Fislisbach
Blazono de Fislisbach
Preghejo Sankt-Agata Fislisbach
komunumo en Svislando
Kantono Argovio
Distrikto Baden
Koordinatoj  47° 26′ 20″ N 8° 17′ 40″ O / 47.43889 °N, 8.29444 °O / 47.43889; 8.29444 (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 20″ N 8° 17′ 40″ O / 47.43889 °N, 8.29444 °O / 47.43889; 8.29444 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5061
Areo 5,05 km²
Alteco 382 m super marnivelo
Poŝtkodo 5442
Komunumkodo 4027
Mapo de Fislisbach
vdr

Pri la komunumo redakti

Fislisbach estas komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 5061 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio redakti

Fislisbach situas en kaldrono inter du montetoj, nome Buchberg' kun alteco de 468 m s.m. kaj Hiltiberg kun alteco de 470 m s.m.. La komunumo apartenas al la aglomeraĵo de la najbara urbo Baden (Argovio).

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Fislisbach limas en nordo al la distriktĉefurbo Baden, en oriento al Neuenhof kaj Oberrohrdorf, en sudo al Niederrohrdorf kaj Mellingen, en okcidento al la eksklavo Rütihof de la urbo Baden, kaj en nordokcidento al Birmenstorf.

Trafiko redakti

 
La kantona ĉefvojo de Baden al Mutschellen-Pasejo

En Fislisbach kuniĝas kantona ĉefvojo de Bremgarten kaj de la kulmino de Mutschellen-Pasejo al Baden (Argovio). Sur ambaŭ cirkulas po du poŝtaŭtolinioj, tiel ke la komunumo estas bone konektita al la publika trafikreto. Sudokcidente de la vilaĝo en Mellingen estis malfermita en la jaro 2004 stacio de la Heitsersberg-linio de Svisaj Federaciaj Fervojoj, de kie estas rekta regiontrajnkonekto al Zuriko.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 troviĝas 3 kilometrojn norde en Dättwil.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Fislisbach datiĝas el la jaro 1184 kiel Vicelisbach.

En mezepoko Fislisbach estis sub la regado de la Habsburgoj. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, ĝi estis atribuita al la voktejo Birmenstorf de la Grafejo Baden.

Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo apartenis dum kvin jaroj al la tiama Kantono Baden. Post ties integriĝo al la hodiaŭa Kantono Argovio, Fislisbach fariĝis politika komunumo de la argovia distrikto Baden.

Eksteraj ligiloj redakti