Plantkemiaĵo

(Alidirektita el Fitoĥemiaĵo)

Plantkemiaj substancoj - nomeblaj ankaŭ plantĥemiaĵoj aŭ per faka neologismo fitoĥemiaĵoj - troviĝas en vegetalaj manĝaĵoj, kiuj ne estas nepraj nutraĵoj por la vivo (almenaŭ ne en mallonga limtempo), sed havas pozitivajn efikojn en la sano. Ili troviĝas nature en plantoj (fruktoj, legomoj, guŝoj, ĉiaj grenoj, nuksoj, semoj, fungoj, herboj kaj spicoj).

Ruĝo, bluo kaj violo estas koloroj de beroj kiuj deriviĝas precipe el polifenolaj plantkemiaĵoj nomataj antocianinoj
kukurboj, tipe enhavas multe da fitoĥemiaj pigmentoj nomataj karotenoidoj

Plantkemiaĵoj estas aprezitaj precipe ekde la lastaj jaroj, kiam ekmalkovriĝis iliaj pozitikaj efikoj en la sano:

  • Protekto kontraŭ kancero: ili agadas en la sentoksigado pro drogoj, toksinoj, kanceroj kaj mutagenoj (kiel blokantoj kaj subpremantoj), ili neŭtraligas liberajn radikalojn, malhelpas enzimojn, kiuj aktivigas kancerojn kaj persvadas toksigajn enzimojn.
  • Kardiovaskula protekto: ili malhelpas la oksidiĝon de LDL (protektante ilin), reduktas la sintezon kaj uzadon de kolesterolo kaj influas ĉe la sangopremo kaj koagulado.
  • Aliaj avantaĝoj: malfruo de maljuniĝo kaj ĝiaj rilataj malsanoj.

Krome, ili donas koloron, aromon kaj guston al manĝaĵoj.