Flago de Azerbajĝano

La flago de Azerbajĝano estas trikolora flago el tri horizontalaj samlarĝaj strioj, blua la supra, ruĝa la centra kaj verda la malsupra. En la centro de la ruĝa strio, aperas blanka duonluno kaj okpinta stelo.

Flago de Azerbajĝano
Flago de Azerbajĝano
Flago de Azerbajĝano
nacia flago
Lando  Azerbajĝano
Uzo 111000
Proporcio 1:2
Priskribo Tri horizontalaj strioj blua, ruĝa kaj verda, kun blankaj stelo kaj duonluno en la meza strio
Oficialigo 24-a de septembro 1918 (sed ĝi estis modifita en 1991)
vdr

Priskribo redakti

La bluo reprezentas la tjurkan originon de la azeroj, la ruĝo estas simbolo de la moderniĝo kaj la progreso kaj la verdo reprezentas la apartenon al la islama civilizo. Ĉi tiu flago estis oficiale adoptita la 5-an de februaro 1991.

Historio redakti

La 15-an de oktobro 2023 azera prezidanto Ilham Alijev hisis la flagon de Azerbajĝano en Xankəndi, eksa ĉefurbo de la armena Respubliko Montara Karabaĥo. Tio iĝis simbolo de la restarigo de la nacia suvereneco super la regiono, perdita de Azerbajĝano dum malgajnita milito en 1994 kaj revenigita sekve de la venka milito en 2020 kaj dutaga operaco en septembro 2023.

Sudazerbajĝano redakti

La Sudazerbajĝana revekiga movado (SANAM), separatista movado en irana Sudazerbajĝano, uzas flagon, kiu estas kreita laŭ la nacia flago de Azerbajĝano.