Flammerans
Flammerans estas franca komunumo, kiu situas en departemento Côte-d'Or kaj en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.
Flammerans | ||
komunumo | ||
La urbodomo
| ||
komunumo en Francio | ||
---|---|---|
Oficiala nomo: Flammerans | ||
Regno | Francio | |
Regiono | Burgonjo-Franĉkonteo | |
Departemento | Côte-d'Or | |
Arondismento | Dijon | |
Kantono | Auxonne | |
Komunumaro | Auxonne - Val de Saône | |
Rivero | Saono | |
Situo | Flammerans | |
- alteco | 200 m s. m. | |
- koordinatoj | 47° 13′ 49″ N 5° 26′ 51″ O / 47.23028 °N, 5.44750 °O (mapo) | |
Plej alta punkto | ||
- alteco | 213 m s. m. | |
Plej malalta punkto | ||
- alteco | 181 m s. m. | |
Areo | 16,55 km² (1 655 ha) | |
Loĝantaro | 451 (2021) | |
Denseco | 27,25 loĝ./km² | |
Urbestro | Dominique Girard 2014-2020 | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 | |
- somera tempo | + unu horo | |
Poŝtkodo | 21130 | |
INSEE | 21269 | |
Vikimedia Komunejo: Flammerans | ||
Geografio redakti
Flammerans etendiĝas sur 16,55 kvadrataj kilometroj kaj havis 451 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021, tiel ke la loka loĝdenso estas po 27 homoj laŭ kvadrata kilometro. La komunumo situas en Côte-d'Or, en la nordorienta parto de Burgonjo.
Okcidente laŭ la rivero Saono situas malsekaj herbejoj, ĉirkaŭe la vilaĝo situas agroj kaj oriente situas forsto.
Demografio redakti
Vidindaĵoj redakti
La preĝejo Sankta Léger (1780-1784)[1], kiu datiĝas el la 18-a jarcento, (1780-1784), enhavas multajn klasitajn meblojn ( Klasita MH) [2].
La kastelo el 18-a jarcento (ekde 1746) alpartenas nun al la sinjoro Qi Wang.
Naturo redakti
En la komunumo vivas aŭ vivis interesaj specioj kiel : Adenocarpus complicatus, Drosera rotundifolia, Eriophorum vaginatum, Gaudinia fragilis, Thysselinum palustre, Calamagrostis canescens, Rhynchospora alba[3].
Esperanta vivo redakti
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 1 voĉon (0,82 %) en 2009 kaj 1 voĉon (0,85 %) en 2014.
Referencoj redakti
- ↑ Slipo n°PA00112452. datumbazo Mérimée, franca ministerio pri kulturo.
- ↑ Datumbazo Mérimée mebloj
- ↑ André Guillaume. (1983) La Côte d'or Guide du touriste de l'archéologue et du naturaliste. Eldonejo de St-Seine-l'Abbaye.