La Flavvosta parulio (Phaeothlypis fulvicauda) estas birdospecio de la familio de la Paruliedoj kaj genro Phaeothlypis, iame enmetita kun la ununura samgenrano en Basileuterus.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Flavvosta parulio
Flavvosta parulio
Flavvosta parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Phaeothlypis
Specio: 'Ph. fulvicauda'
Phaeothlypis fulvicauda
(Spix, 1825)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili estas loĝantaj birdoj el Honduro suden al nordokcidenta Peruo kaj dise en okcidenta Amazonio. Ĝi troviĝas en arbaroj ĝis 1500 m de altitudo, ĉiam ĉe akvo.

La paro konstruas diketan kupolan neston kun flanka enirejo en dekliva bordo ĉe rojo aŭ pado, kaj la ino demetas 2 blankajn ovojn kiuj estos kovataj dum 16–17 tagoj plu kromaj 13–14 tagoj antaŭ elnestiĝo.

La Flavvosta parulio estas 13-13.5 cm longa kaj pezas 14.5 g. La nomiga raso P. f. fulvicauda de okcidenta Amazonio en Kolombio, Ekvadoro, Peruo kaj Brazilo estas malhelolivecbruna supre kun griza kapo, sablokolora superokula strio kaj la tre rimarkindaj sablokoloraj pugo kaj supra vosto kiu nomigas la specion kaj en Esperanto kaj en la latina scienca nomo kie fulvicauda signifas “de flava vosto”, kvankam fakte estas pli sablokolora aŭ hela ol flava kaj same rimarkinde la baza duono de la vosto kiel la samkolora pugo. La suba (fina) duono de la vosto estas nigreca. La subaj partoj estas blankecaj kun iom da sablokolora en flankoj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj estas pli brunaj en supraj partoj, kapo kaj brusto, kaj ties pugo estas pli pala.

Estas kvin aliaj subspecioj.

  • P. f. semicervina, kiu troviĝas en Chocó el orienta Panamo al nordokcidenta Peruo. Ĝi estas simila al fulvicauda, sed la sablokolora areo de la vosto estas pli granda kaj pli pala, kaj sablokolora en flankoj estas pli etenda.
  • P. f. motacilla, kiu troviĝas el valo de la Rivero Magdalena en Kolombio, estas simila al semicervina, sed la sablokolora areo de la vosto estas pli pala, kaj la supraj partoj estas pli olivecaj.
  • P. f. leucopygia, kiu troviĝas el la kariba deklivaro en Centrameriko, estas distinga formo, kun multe pli pala sablokolora pugo, blanka superokula strio, malhelaj kruroj kaj malhela punkteco en brusto.
  • P. f. veraguensis, kiu troviĝas el la pacifika deklivaro en Centrameriko, estas kiel leucopygia, sed malpli punkteca kaj kun iome pli malhela pugo.
  • P. f. significans kiu troviĝas en sudorienta Peruo kaj norda Bolivio havas malpli etendan sablokoloran pugon ol la aliaj subspecioj, kaj olivecajn suprajn partojn.

Tiu estas komuna specio, facile vidata kaj identigebla dum saltetas surgrunde, skuante flanken kaj suben kaj supren sian larĝan voston senĉese. La Flavvosta parulio manĝas ĉefe insektojn, araneojn kaj aliajn malgrandajn senvertebrulojn, kaptitajn surgrunde aŭ dumfluge en malfermaj areoj laŭlonge de la bordoj de rojoj, flakoj, ĉe ŝoseoj aŭ padoj. Paro defendas sian manĝoteritoriojn laŭlonge de rojoparto la tutan jaron.

La alvoko de la Flavvosta parulio estas akra cĉik kiel tiu de la Akvoparulio, kaj la masklokanto estas trilado sekve de serio de 8-15 sonorilaj notoj ĉiŭ. La ino povas fari mildan respondon.

Referencoj redakti