Floor Wibaut

nederlanda politikisto

Florentinus Marinus (Floor) Wibaut [Flor Wibaŭt] aŭ kromnome Wibaut la Potenca (naskiĝis la 23-an de junio 1859 en Vlissingen, mortis la 29-an de aprilo 1936 en Amsterdamo) estis nederlanda lignokomercisto kaj politikisto de la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP).

Floor Wibaut
Persona informo
Naskiĝo 23-an de junio 1859 (1859-06-23)
en Vlissingen
Morto 29-an de aprilo 1936 (1936-04-29) (76-jaraĝa)
en Amsterdamo
Tombo Tombomonumento de F. M. Wibaut kaj M. Wibaut-Berdenis van Berlekom
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Mathilde Berdenis van Berlekom
Infanoj Floor Wibaut jr. • Johan Pieter Wibaut
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Politika vivo redakti

En 1897 Wibaut aliĝis la novan laboristan partion SDAP. En 1904 li ekloĝis en Amsterdamo kaj en 1907 li estis elektata al la ĉefurba komunuma konsilantaro. De 1914 ĝi 1927 kaj de 1929 ĝis 1931 li estis skabeno. Wibaut famiĝis pri sia politiko de popolloĝigado. Li strebis konstrui dignajn domojn por laboristoj. Pro sia grava rolo en la Amsterdama politiko, li atingis la kromnomojn "La Potenca" kaj "La Vicreĝo de Amsterdamo".

Persona vivo redakti

Wibaut edziĝis kun politikisto kaj feministo Mathilde Berdenis van Berlekom.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti