Florian Bahr

aŭstra jezuito kaj misiisto en Ĥinujo

Florian Joseph BAHR (ĉine; naskiĝinta la 16-an de aŭgusto 1706 en Niemodlin, mortinta la 7-an de junio 1771 en Pekino) estis germana romkatolika pastro, misiisto kaj jezuito.

Florian Bahr
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1706 (1706-08-16)
en Niemodlin
Morto 7-an de junio 1771 (1771-06-07) (64-jaraĝa)
en Pekino
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo misiisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Estante filo de orgenfaristo li studis filozofion en Brunno; en la 9.10.1726 li eniris la ordenon de la jezuitoj instruonte la latinan ĉe la kolegio de Legnica. En 1736 ekstudis li teologion ĉe la universitato de Olomouc. Kun aliaj samordenanoj Bahr ekŝipis en 1736 al Ĥinujo kiun li atingis en 1739. Ĉe la kortego de imperiestro Qianlong li estiĝis muzikinstruisto por la princoj.

Ĉar Bahr taksis sian profesian destinon en kristanigo, ne en muzikinstruado kaj sekve ĝojis kiam la korteganoj maldungis lin pro sanecaj kialoj; sendiĝis li en la misistacio Sankta Jozefo je Baoxixian kie li ekigis oftan leterinterŝanĝon kun grafino Maria Theresia von Fugger kio hodiaŭ altvaloregas kiel misihistoria dokumento.

En 1748 Bahr revenis Pekinon por labori jezuitkolegie kiel scienculo kaj animzorganto. Tasko de li estis kunlaboro en vortaro en kvin lingvoj (ĥina, germana, franca, itala, portugala), laŭ komisio de lia imperiestra moŝto. Krome verkis li pamfleton publikigitan en 1748 en Augsburg defendante la jezuitan misiadon en Ĥinujo kontraŭ kritikistoj kiel Johann Lorenz von Mosheim, historiisto kaj luterana teologo ĉe la universitato de Göttingen.

En 1755 Bahr fariĝis kolegia rektoro, en 1762 inspektisto kj en 1768 estro de la eostaziaj ordenaj provincoj. Kiel aliaj ĉekortegaj jezuitoj li restis netuŝita de la rito-polemiko kaj fina malpermeso fare de papo Benedikto la 14-a en 1744.

Literaturo

redakti
  • Anton Huonder: Deutsche Jesuitenmissionäre des 17. und 18. Jahrhunderts. 1899
  • Hermann Hoffmann: Schlesische, mährische und böhmische Jesuiten in der Heidenmission. 1939
  • ligiloj ĉe DDB