Kaŭna Flughaveno

(Alidirektita el Flughaveno Kaŭnaso)
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

La Kaŭna flughaveno – en la litova lingvo Kauno oro uostas – estas flughaveno en la centro de Litovio, 15 kilometrojn norde de la urbocentro de la urbo Kaŭno en la urbeto Karmėlava de la subdistrikta komunumo Kaŭno, kaj 7 kilometrojn norde de la aŭtoŝoseo A1 KlaipėdaVilnius, kiu pasas la urbon norde de ĝia centro. Situanta pli malpli meze inter la flughavenoj de la nacia ĉefurbo Vilnius en la sudoriento de Litovio kaj de la marborda feria urbo Palanga norde de Klaipėda en la pleja nordokcidento de la lando, ĝi estas unu el la tri internaciaj flughavenoj de la balta ŝtato.

Kaŭna Flughaveno
flughaveno • aerodromo de komerca trafiko
IATA: KUN ICAO: EYKA
Resuma informo
Lando Latvio
Tipo Civila flughaveno
Alteco m
vdr
emblemo de Kaŭna flughaveno

La flughaveno funkcias ekde la jaro 1988, kiam ĝi transprenis la aviadan trafikon de la antaŭa Kaŭna fluhaveno en urboparto Aleksotas. Post la sendependiĝo de Litovio la flughaveno dum la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento tre renoviĝis, kvankam ĝi daŭre estas relative malgranda, kompare al la grandaj aviadaj centroj en la mondaj metropoloj. Dum la jaro 2000 en la flughaveno de Karmėlava instaliĝis la centro de la baltaj ŝtatoj por aviada kontrolo, kaj ekde aŭtuno 2006 la malmultekosta aviada kompanio Ryanair alflugas – krom flughavenojn en Britio kaj Irlando (London-Stansted, Dublin, Liverpool, ekde novembro 2007 ankaŭ Shannon kaj Glasgow) – de Karmėlava ankaŭ la eŭropan kontinenton, nome la flughavenon Hahn en okcidenta Germanio, kiu bone atingeblas de la metropolaj centroj ĉirkaŭ la urboj Kolonjo kaj Frankfurto-ĉe-Majno, Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando, sed ankaŭ de Luksemburgio, nordorienta Francio kaj orienta Belgio, kio tre altigis la fluon de pasaĝeroj.

Krome la flugkompanio DAT pere de la flughaveno Palanga flugas al Billund en Danio, kaj la flugkompanio dufoje semajne al Växjö en Svedio.

La flughaveno atingeblas pere de la rapidvojo KaŭnoJonava, al kiu konektitas la aŭtoŝoseo A1 Klaipėda-Vilnius en la norda kvartalo Dainava de Kaŭno. La busa linio 29 kaj la buseta linio 120 ligas ĝin al la centro de Kaŭno, kroma flughavena buso al la busa stacidomo de Vilnius.

La IATA-kodo de la flughaveno estas KUN, la ICAO-kodo EYKA.

Eksteraj ligiloj redakti

Galerieto redakti