Fondaĵo Anselmo Lorenzo

La Fondaĵo Anselmo Lorenzo (hispane Fundación de Estudios Libertarios Anselmo Lorenzo (trad. Fondaĵo de Liberecanaj Studoj A. L.), plej ofte konata kiel Fundación Anselmo LorenzoFAL (laŭ sigloj)) estas kultura organizaĵo kreita de la Confederación Nacional del Trabajo en 1987. En la aktualo, la ĉefa sidejo de la fondaĵo estas en la strato Peñuelas, 41, de Madrido. Ĝia arkivo estas en Yuncler, Toledo. Ĝi estas konsiderata kiel la plej grava fondaĵo pri studado de anarkiismo kaj anarkisindikatismo de Hispanio kaj unu el la plej gravaj de la tuta mondo.[1]

Fondaĵo Anselmo Lorenzo
Fundación de Estudios Libertarios Anselmo Lorenzo
cultural foundation
Komenco 1987 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Yuncler
Agareo

anarchist studies

Membro de Fédération internationale des centres d'études et de documentation libertaires vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo Spanish foundation
vdr

La FAL ricevis fortan helpon dum la 8a Kongreso de la CNT en kiu oni decidis, ke la fondaĵo ludos gravan rolon por la sindikato. Ĝia nomo referencas al Anselmo Lorenzo, hispana anarkiisto kiu partoprenis en la kreado de la unua sindikata kerno en Hispanio. La FAL estas unu de la ĉefa referencpunktoj por la historiistoj kiuj studas la historion de la hispana laborista movado. Ĝiaj celoj estas rekupero la historian memoron de la hispanaj anarkiismo kaj anarkosindikatismo kaj disvastigi tiujn ideologiojn jn pere de kulturaj proponoj.

Agadoj redakti

Kelkaj de la agadoj fare de la fondaĵo estas jenaj:

  • Eltenado, katalogado kaj propono al la publiko (studentoj, historiistoj, kinreĝisoroj, scivolemuloj ĝenerale...) de la historiaj havaĵoj de la CNT (mikrofilmoj de la materialo kiun la CNT sukcesis savi je la fino de la enlanda milito ka jportis al la Instituto Sociala de Amsterdamo, organiza dokumentaro de la sindikato, periodaj publikaĵoj, libroj, filmoj, fotoj kaj aliaj dokumentoj rilataj kun sociaj movadoj kaj la laborista movado, kun emfazo en la tendencoj anarkisindikatistaj).
  • Eldonado de libroj kaj materialoj en aliaj formatoj. La FAL dum jaroj eldonis kolektojn de biografioj, klasikaj tekstoj, kolektoj de fotoj de la hispana anarkisindikatisma revolucio, filmoj.
  • Preparado de kulturaj aranĝoj en kongresoj de la CNT, prelegoj, debatoj, rondbabilado, filmoforumojn, prezentado de libroj.
  • Eldonado de interna bulteno Bicel (Boletín Interno de Centros de Estudios Libertarios).
  • Kunordigo kun aliaj similaj projektoj ligitaj al la FAL.

Pri ĝia administrado zorgas Junto, dum kooperativo de dokumentistoj, helpita de grupo de kunlaborantoj, zorgas pri la taskoj ligitaj al la arkivo, biblioteko, eldonejo, librovendejo kaj distribuejo de la FAL.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. El mayor archivo anarquista está en un pueblo de Toledo Alirita la 30an de Decembro 2019 en www.elsaltodiario.com

Eksteraj ligiloj redakti