Fontano kun Leonoj en Zambrovo

La Fontano kun Leonoj en Zambrovo - estas fontano - monumento al tri leonoj en la centra punkto de la zambrova ĉefplaco de Władysław Sikorski. Ĝi estas unu el la vizitaĵoj de Zambrovo.

Fontano kun Leonoj en Zambrovo

fontano
Prezento
Tipo statuo
Dato de konstruo la malfruaj 1950-aj jaroj, renovigado 28-a de septembro 2008
Geografio
Lando Pollando
Regiono podlaĥia provinco
Loko Zambrów
Geografia situo 52° 59′ 7″ N, 22° 14′ 30″ O (mapo)52.98536122.241694Koordinatoj: 52° 59′ 7″ N, 22° 14′ 30″ O (mapo)
Fontano kun Leonoj en Zambrovo (Pollando)
Fontano kun Leonoj en Zambrovo (Pollando)
DEC
Fontano kun Leonoj en Zambrovo
Fontano kun Leonoj en Zambrovo
Fontano kun Leonoj en Zambrovo
Situo de Fontano kun Leonoj en Zambrovo

Map

vdr

Priskribo redakti

La fontano havas la formon de rondo plenigita de akvo, en la centro de kiu troviĝas monumento. Sur la granita piedestalo en formo de ŝtuparoj estas metitaj tri figuroj de leonoj kun kolhararoj, ĉiu pli ol 1 metron alta. La ĝustaj grandecoj estas: longo de 100 ĝis 105 cm, larĝo 60-65 cm kaj alteco 110-114 cm[1]. Leonoj okupas sidantajn pozojn, estas subtenataj sur antaŭaj piedoj, kun vostoj kurbigitaj maldekstren. Akvo fluas el la buŝoj de la bestoj kaj el 15 ajutoj el la piedestalo, situanta 5 inter la statuoj. La figuroj estas faritaj el bronzo. La baseno kaj piedestalo de la fontano estas tegitaj per flavgriza granito. La fontano estas lumigita per diodoj ŝanĝantaj la koloron kaj intensecon de lumo. Ĉirkaŭ la fontano troviĝas parko sur la zambrova urboplaco. Unu el la leonoj rigardas la Monumenton de Januara Ribelo situanta en la sudorienta parto de la zambrova ĉefplaco.

Historio redakti

La nuna fontano rilatas al la ekzistanta en ĉi tiu loko ekde la malfruaj 1950-aj jaroj de la 20-a jarcento ĝis la fruaj 1990-aj jaroj dudeka-jarcenta fontano de kvar leonoj. Verŝajne ili estis faritaj el betono kaj en la 1980-aj jaroj nur tri leonoj restis, kaj tiam la fontano detruiĝis[1][2]. En 2008 La Urbodomo de Zambrów revigligis la fontanon pro tio, ke ĝi estis unu el la simboloj de Zambrovo[3]. Ĝi estis malkaŝita la 28-an de septembro 2008[4]. La Fontano kun Leonoj sur la zambrova urboplaco estas sentimentala loko de infanaĝo por la nunaj 30 kaj 40-jaruloj[5].

Zambrovaj leonoj en kulturo redakti

  • simile al maljunaj leonoj, ili ankaŭ aperas kiel vizitaĵoj Zambrów sur bildkartoj[6];
  • estas temo de poemoj de lokaj poetoj;
  • la leona motivo troveblas en multaj urbaj bienoj;
  • la historio de la Fontano kun Leonoj estis priskribita en la zambrova legendo titolita "La Fontano"[7].

Zambrovaj fontanoj redakti

La fontano kun leonoj ne estas la sola fontano en Zambrovo. Aliaj situas en verdaj areoj super la laguno de Zambrovo sur la rivero Jabłonka:

  • luma fontano ĉe la trafikcirklo de Roman Dmowski;
  • komplekso de fontanoj en la zambrova akvejo;
  • fontano sur la norda bordo de la zambrova akvejo;
  • fontano en la formo de ĝardena akvofalo ĉe la zambrova akvoparko

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Panarte liveros leonoj al Zambrovo (pole).
  2. Tri leonoj staros sur granita fontano fine de aŭgusto kaj frue de septembro (pole).
  3. Leonoj revenos sur fontano en centro de Zambrovo (pole). Arkivita el la originalo je 2019-08-17. Alirita 2020-02-03.
  4. Reveno de leonoj kaj nomigo de Zambrovaneto (pole). Arkivita el la originalo je 2019-08-05. Alirita 2020-02-03.
  5. Leonoj revenos al fontano ĉe la placo de Sikorski! (pole).
  6. Zambrovaj poŝtkartoj (pole). Arkivita el la originalo je 2019-08-05. Alirita 2020-02-03.
  7. Paweł Ireneusz Szepietowski, Legendy zambrowskie, Zambrów 2017, p. 31-33.