Liddes
Liddes estas komunumo en la distrikto Entremont en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 743 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Liddes | |
---|---|
![]() | |
Blazono de Liddes | |
![]() | |
Liddes | |
Kantono | Valezo |
Distrikto | Entremont |
Koordinatoj | 45° 59′ 34″ N 7° 11′ 13″ O / 45.99278 °N, 7.18694 °O (mapo)Koordinatoj: 45° 59′ 34″ N 7° 11′ 13″ O / 45.99278 °N, 7.18694 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 743 |
Areo | 60,16 km² |
Alteco | 1346 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1945 |
Komunumkodo | 6033 |
![]() | |
Situa mapo de Liddes | |
Geografio Redakti
La komunumo Liddes situas en la franclingva Suba Valezo porksimume 15 kilometrojn sude de Martigny ĉe la vojo al la Montpasejo Granda Sankta Bernardo. Tra la komunumo fluas la rivero Dranse d'Entremont. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Liddes-Ville, Chandonne, Chez-Petit, Drance, Fontaine, Fornex, Les Moulins, Palasui, Rive-Haute kaj Vichères. [1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 60,16 km², de kiuj 23,6% estas kovritaj de arbaro, 32,5% servas por agrikulturo kaj 1,3% por setlado. Pli ol 40% de la komunuma teritorio konsistas el altmontara dezerto.[2]
Najbaraj komunumoj Redakti
La komunumo Liddes limas en okcidento kaj nordo al Orsières, en oriento al Bagnes, kaj en sudo al Bourg-Saint-Pierre.
Trafiko Redakti
Tra Liddes pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21 de Martigny trans la Montpasejo Granda Sankta Bernardo al Aosta. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas proksimume 15 kilometrojn norde de la komunumo apud Martigny. Pere de la poŝtaŭtolinio de Martigny al Aosta la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio Redakti
La unua dokumenta mencio de Liddes datiĝas el la jaro 1177 kiel Leides. Dum mezepoko ĝi apartenis al la episkopo Siono kaj al la Grafoj de Savojo. La komunumo estiĝis en la jaro 1228 per disiĝo de Orsières. En la jaro 1308 al gix estis koncedita liberecaj rajtoj. Ĝis la konkero fare de la Valezaj Dekonoj en la jaro 1475 Liddes apartenis al la savoja Subvoktejo Entremont, kiu troviĝis sub la regado de la Abatejo Saint-Maurice. Poste ĝi estis ĝis la Helveta Revolucio de 1798 sub la regado de la Voktejo Saint-Maurice. Post la Helveta Revolucio de 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Entremont.[3]
Notoj kaj referencoj Redakti
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo Arkivigite je 2013-09-27 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Albano Hugon: Liddes en Historia Leksikono de Svislando (2008-11-27)
Eksteraj ligiloj Redakti
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Liddes – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj Redakti
-
Chandonne
-
Le Coeur
-
Le grand Vichères