Burgo de Veszprém

(Alidirektita el Fortikaĵo de Veszprém)

La burgo de Veszprém [vespre:m] estas parte detruita historia konstruaĵa komplekso en Hungario, en urbocentro de Veszprém.

Aerfoto pri burgo de Veszprém

Historio redakti

En tiu loko Stefano la 1-a (Hungario) fondis diocezon. Por defendi ĝin, baldaŭe ankaŭ fortikaĵo konstruiĝis. Dum dominado de turkoj 17-foje okazis sukcesa sieĝo (la unua en 1552), dume la diocezo ŝanĝis lokon al Sümeg. Fine la Habsburgoj eksplodis ĝin en 1704, tamen kelke da partoj restis. Poste la eklezio rericevis la lokon. La fortikaĵo havas nur unu straton, kie precipe katolikaj palacoj funkcias, sed ankaŭ prizono kaj lernejo. Nuntempe la turistoj vidas diversajn muzeojn, Ĉefepiskopan palacon, Kapelon de Gizela, Bazilikon-Katedralon de Veszprém, Preĝejon de Emeriko de Hungario, Kirkon Stefano la 1-a kaj fajroturon. Lastfoje okazis tie batalo en 1956: la Ruĝa Armeo okupis la fortikaĵon.

Fontoj redakti