François Michel Le Tellier de Louvois

(Alidirektita el François-Michel le Tellier)

François Michel LE TELLIER, markizo de Louvois, (naskiĝis la 18-an de januaro 1641 en Parizo - mortis la 16-an de julio 1691 en Versailles) estis franca ministro kaj ŝtatsekretario dum la reĝado de Ludoviko la 14-a.

François Michel Le Tellier de Louvois
La markizo de Louvois, fare de Ferdinand Voet
La markizo de Louvois, fare de Ferdinand Voet
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1641 (1641-01-18)
en Parizo
Morto 16-an de julio 1691 (1691-07-16) (50-jaraĝa)
en Versailles
Mortokialo apopleksio
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo François Michel Le Tellier de Louvois
Familio
Patro Michel Le Tellier
Patrino Elisabeth Turpin de Vauvredin
Edz(in)o Anne de Souvré
Infanoj Louis-Nicolas Le Tellier de Souvré • Louis François Marie Le Tellier • Camille Le Tellier • Madeleine Charlotte Le Tellier • Michel Courtenvau le Tellier
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Li estis la filo de Michel Le Tellier, markizo de Barbezieux, kaj de Élisabeth Turpin. Li edziĝis kun Anne de Souvré, kun kiu li havis ses infanojn.

Louvois heredis la oficion de ŝtatsekretario pri milito el sia patro, kiam li estis nur 15 jarojn aĝa (li efektive okupis la oficion nur ses jaroj poste, en 1663). En 1672, li fariĝis ŝtatministro, kaj eniris la reĝan konsilion. Danke al intrigo kontraŭ Jean-Baptiste Colbert, li plie obtenis la oficion de "superintendanto pri Konstruaĵoj, Artoj kaj Manufakturoj". Tio ebligis al li fariĝi responsa pri la konstruado de la kastelo de Versailles. En La Jarcento de Ludoviko la 14-a, Voltaire asertas ke Louvois estis "estimita" de la reĝo, sed ne "amita".

La markizo kontribuis al la modernigo de la franca armeo, per la plibonigo de la armiloj, la konstruo de kazernoj kaj la seninterrompa pago de la militistoj. Li ankaŭ provis starigi nacian konskripcion, sed tio parte fiaskis.