Frances E. Allen

Frances Elizabeth "Fran" ALLEN (Peruo (Novjorkio), 4-an de aŭgusto 1932 - 4-an de aŭgusto 2020) estis usona komputika sciencisto kaj pioniro en la kampo de optimumigado de kompililoj. Ŝiaj atingoj inkluzivas kompililan laboron, kodigan optimumigon kaj paralelan komputadon. Ŝi ankaŭ ludis gravan rolon en kreado de programlingvoj kaj sekurecaj kodoj por la Nacia Sekureca Agentejo.

Frances E. Allen
Allen mg 2528-3750K-b.jpg
Persona informo
Frances Elizabeth Allen
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1932 (1932-08-04)
en Peru
Morto 4-an de aŭgusto 2020 (2020-08-04) (88-jara)
en Schenectady
Mortis pro naturaj kialoj [#]
Mortis per Alzheimer-malsano [#]
Ŝtataneco Usono [#]
Alma mater Ŝtata Universitato de Nov-Jorkio ĉe Albany • Universitato de Miĉigano [#]
Familio
Edz(in)o Jacob T. Schwartz [#]
Profesio
Okupo komputikisto • universitata instruisto • inĝeniero [#]
Laborkampo komputiko • komputoscienco [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Allen estis la unua partnero de IBM[1] kaj en 2006 ŝi fariĝis la unua virino se temas pri gajni la Turing Premion.[2]

NotojRedakti