Francis Jeffrey DICKENS (15a de januaro 1844 – 11a de junio 1886) estis la kvina gefilo kaj tria filo de la fama angla romanisto Charles Dickens kaj de lia edzino Catherine.[1]

Francis Dickens
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1844 (1844-01-15)
Morto 11-an de junio 1886 (1886-06-11) (42-jaraĝa)
Lingvoj angla
Familio
Patro Charles Dickens
Patrino Catherine Dickens
Frat(in)oj Charles Dickens, la filoMary DickensKate PeruginiWalter Landor DickensAlfred D'Orsay Tennyson DickensSydney Smith Haldimand DickensHenry Fielding DickensDora Annie DickensEdward Dickens
Okupo
Okupo policisto
vdr

Kiam liaj gepatroj separiĝis en 1858, kaj Catherine foriris el la hejmo, por neniam revidi sian edzon, ŝi kunportis nur unu filon nome Charles, lasante la aliajn filojn zorgotajn de sia fratino Georgina kiu decidis resti en Gad's Hill kun la romanisto.

Francis Dickens etis kromnomita "Chickenstalker" fare de sia patro laŭ la rolulo Mrs. Chickenstalker en la "kristnaska libro" The Chimes kiun li estis verkanta en la epoko de la nasko de Francis; tamen li estos nomita Frank de tiuj kiuj konis lin. Li naskiĝis en Anglio kaj iris al lernejo en Germanio por edukiĝi kiel doktoro. Sed li lasis tiun eblon, atingis komision en la Bengala Rajdpolico kaj servis en Hindio dum sep jaroj, kiel faris lia pli aĝa frato Walter.

Post la morto de sia patro en 1870 li heredis monon, sed li elspezis tion kaj lia onklino Georgina Hogarth (la fratino de Catherine Dickens) uzis sian influon kun la amiko de la familio nome Lord Dufferin, tiam Ĝenerala Guberniestro de Kanado, por havigi al Francis Dickens komision en la Nordokcidenta Rajdpolico.

Dickens aliĝis al la Nordokcidenta Rajdpolico kiel Sub-Inspektisto en Kanado en 1874 tuj post la Marŝo Okcidenten kiu alportos la originan policforton de 300 membroj al la modernaj provincoj de Saskaĉevano kaj Alberto. Li restis en la forto 12 jarojn, servante en Fort Walsh, Fort Macleod kaj Fort Pitt, kaj estis promociita al rango de Inspektisto en 1880.

Post sia foriro el la Rajdpolico en 1886 (pro sankialoj — li surdiĝis inter aliaj malsanoj) Frank planis serion de legoprelegoj en Usono (same kiel lia patro estis sukcese farinta), sed li mortis pro koratako en hejmo de amiko en Moline, Ilinojso, la nokton de sia unua prelego. Li estis 42-jaraĝa.

Notoj redakti