Frank BORZAGE (23a de aprilo, 1894[1] – 19a de junio, 1962) estis usona kinarta reĝisoro kaj aktoro, plej memorita ĉar li reĝisoris 7th Heaven (1927),[2] Street Angel (1928), Man's Castle (1933),[3] kaj The Mortal Storm (1940).

Frank Borzage
Oskar-premiito
Persona informo
Frank Borzage
Naskiĝo 23-an de aprilo 1894 (1894-04-23)
en Sallaga Urbo
Morto 19-an de junio 1962 (1962-06-19) (68-jaraĝa)
en Holivudo,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo filmreĝisoroscenaristo • filmaktoro • filmproduktoroaktoro • reĝisoro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Borzage estis sukcesa reĝisoro laŭlonge de la 1920-aj jaroj sed li atingis sian pinton en la fino de la muta kino kaj komenco de la sonkino. Absorbante vidajn influojn el la germana reĝisoro F.W. Murnau, kiu estis ankaŭ en Fox tiam, li disvolvigis sian propran stilon de riĉa vida romantikismo en tre sukcesa serio de filmoj en kiuj stelulis Janet Gaynor kaj Charles Farrell, kiel 7th Heaven (1927), pro kiu li ricevis la unuan Oskar-premion al Plej Bonkvalita Reĝisoro,[4] Street Angel (1928) kaj Lucky Star (1929). Li ricevis duan Oskar-premion pro la filmo de 1931 Bad Girl.

Li reĝisoris 14 filmojn nur inter 1917 kaj 1919, kaj lia plej granda sukceso en la epoko de la muta kino estis per Humoresque, kun la enspeziga stelulino Vera Gordon.[5][6]

Notoj redakti

  1. Por akiri profesian avantaĝon, Borzage subtrahis unu jaron el sia naskodato kiam li ankoraŭ estis junulo; multaj fontoj, kiel IMDb, tiele donante 1893 kiel naskodato; Dumont, p. 32.
  2. "7th Heaven: The Films of Frank Borzage | UCLA Film & Television Archive". www.cinema.ucla.edu. Alirita la 1an de junio 2019.
  3. "Bottoms Up (1934); Man's Castle (1933) | UCLA Film & Television Archive". www.cinema.ucla.edu. Alirita la 1an de junio 2019.
  4. Donald W. McCaffrey (1a de januaro 1999). "FILMS AND FILMMAKERS". En Christopher P. Jacobs (eld.). Guide to the Silent Years of American Cinema. Greenwood Publishing Group. pp. 45–46. ISBN 9780313303456. Alirita la 1an de junio 2019.
  5. "Vera Gordon | Jewish Women's Archive". jwa.org. Alirita la 1an de junio 2019.
  6. "Frank Borzage - Hollywood Star Walk - Los Angeles Times". projects.latimes.com. Alirita la 1an de junio 2019.

Bibliografio redakti

  • Dumont, Hervé. Frank Borzage: the Life and Times of a Hollywood Romantic. McFarland, 2006.
  • Lamster, Frederick. "Souls Made Great Through Love and Adversity": the Film Work of Frank Borzage. Scarecrow, 1981.