Franz Anton Hoffmeister
Franz Anton HOFFMEISTER (baptita la 27-an de oktobro 1754 en Rottenburg am Neckar, mortinta la 9-an de februaro 1812 en Vieno) estis germana komponisto kaj muzika fakeldonisto.
Franz Anton Hoffmeister | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 12-an de majo 1754 en Rottenburg am Neckar | |
Morto | 9-an de februaro 1812 (57-jaraĝa) en Vieno | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | komponisto muzikredaktisto vd | |
Aktiva en | Leipzig • Vieno • Linz vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Studis li en Vieno jursciencojn kaj muzikon fondonte samurbe fakmagazenon pri muziko. Samtempe li aktivis kiel kapelestro kirka ĝis 1798, kiam li ekiris al granda studvojaĝo.
Fine de 1800 li fondis en Lepsiko kun Ambrosius Kühnel la vendejon-eldonejon "Bureau de Musique" kiun post kvar jaroj Kühnel sole moderigis[1] kaj finfine transprenis Carl Friedrich Peters. De 1805 Hoffmeister denove loĝis en Vieno.
Li estis ege fruktodona kaj ŝatata komponisto kvankam nuntempe estas forgesitaj kvazaŭ ĉiuj verkoj de li: ne malpli ol naŭ operoj (inter kiuj la sukcesega Telemach, Prinz von Ithaka), sinfonioj, sonatoj, flutaj koncertoj, kvartetoj, trioj ktp. Nur kelkaj kantoj de li ankoraŭ praktikatas.
Fonto
redakti- "Hoffmeister" - ĉe: Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 427
Eksteraj ligiloj
redaktiNotoj
redakti- ↑ Rudolf Schmidt: "Peters, C.F." - ĉe: Deutsche Buchhändler. Deutsche Buchdrucker, volumo 4. Berlin/Eberswalde 1907, p. 766-767