Franz EHRLICH (naskiĝinta la 28-an de decembro 1907 en Leipzig-Reudnitz, mortinta la 28-an de novembro 1984 en Bernburg/Saale) estis germana arĥitekto, artisto, pentristo, desegnisto kaj dezajnisto. Li aktivis ĉefe en Berlino.

Franz Ehrlich
Persona informo
Franz Ehrlich
Naskiĝo 28-an de decembro 1907 (1907-12-28)
en Reudnitz
Morto 28-an de novembro 1984 (1984-11-28) (76-jaraĝa)
en Bernburg
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Bauhaus Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo arkitekto
pentristo
grafikartisto
dezajnisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en DessauDresdenoBerlino vd
Verkado
Verkoj Funkhaus Nalepastraße vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Franz-Ehrlich-Haus, ejego en Berlin-Adlershof

Ehrlich studis ĉe Bauhaus Dessau kaj ekzameniĝis unue ĉarpentistecen. Tie li kunlaboris ĉe la projekto Totalheater de Walter Gropius por Erwin Piscator. Sekvis diplomiĝoj je arĥitekturo kaj plastika artumado. De 1930 li deĵoris en burooj de Gropius kaj Hans Poelzig fondonte kun Heinz Loew kaj Fritz Winter dezajnatelieron nome Studio Z.

Pro politikaj agadoj li estis malliberigita en 1934/35 fare de la nazioj; en 1936/37 li troviĝis en la koncentrejo de Buchenwald antaŭ ol devi labori laŭ ŝtataj interesoj. Tiam lin dungis la SS-oficiro kaj ĉefkonstruisto Wolfgang Grosch. Inter 1943 kaj 1945 Ehrlich soldatis en la konata Pundivizio 999 sur la Balkana duoninsulo.

En 1946 li engaĝiĝis en la Dresdena komisiono pri rekonstruo antaŭ (1948-1950) libera profesiula vivo en Dresdeno: li laboris ekz. por Deutsche Werkstätten Hellerau (DHW; apud Dresdeno). En 1950 li fariĝis teknika direktoro de VVB Industrieentwurf en Berlino kaj en 1953 komisiito de la Ŝtata radifonia komitato.

Inter 1955 kaj 1958 deĵoris li arĥitekte por la Ministerio pri eksterlanda komercado, inter 1959 kaj 1962 por Akademio de Sciencoj de GDR. Poste li responsis (ĝis 1965) por tiklaj arĥitekturaj aferoj ĉe Lepsika foiro. Inter 1968 kaj 1972 finfine li ĉefis por la atelieregoj de Hellerau. Ehrlich ankaŭ laboris por la kaŝpolico Stasi.[1]

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. Rainer Erices: "Bauhäusler und 'Buchenwald-Architekt' war Stasi-Spion" - ĉe: Mdr.de, 23.4.2013