Franz Xaver Sterkel

(Alidirektita el Franz Sterkel)

Johann Franz Xaver STERKEL (Würzburg, Bavario, 3a de decembro 1750 - Würzburg, 12a de oktobro 1817) estis germana komponisto kaj pianisto.[1]

Franz Xaver Sterkel
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1750 (1750-12-03)
en Vircburgo
Morto 12-an de oktobro 1817 (1817-10-12) (66-jaraĝa)
en Vircburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Bavario
Subskribo Franz Xaver Sterkel
Okupo
Okupo orgenistokomponistopianisto
vdr

Li edukiĝis en la Universitato de Würzburg kaj pastriĝis en 1774, kio ne malpermesis al li pluigi sian muzikan karieron. En 1778 li translokiĝis al Majenco kie li estis nomumita kapelano kaj muzikisto de la kortego.[2]

Inter 1779 kaj 1782 li veturis tra Italio kaj dume li kontaktiĝis kun la same muzikisto kaj pastro Giovanni Battista Martini. En aŭtuno de 1791 li havis faman renkonton kun Beethoven kiu vizitis lin hejme en Aschaffenburg, kaj ambaŭ komponistoj restis ege impresitaj.[3]

Inter 1793–1797 li estis Kapelmajstro en Majenco kiel sukcedanto de Vincenzo Righini kaj poste li translokiĝis al Regensburg (1802-1810) kaj Aschaffenburg, kie li estis je la servo de Karl Theodor von Dalberg, Grandduko de Frankfurto ĉe Majno. En 1815 li retiriĝis definitive al Würzburg, kie li mortis en 1817.

Notoj redakti

  1. Michael Randel; The Harvard biographical dictionary of music, p. 867. Konsultita la 14an de aprilo 2011
  2. The Hutchinson Encyclopedia of Music, 1995, ISBN 1-85986-179-2. Konsultita la 14an de aprilo 2011
  3. Wayne M. Senner: The Critical Reception of Beethoven's Compositions by His German Contemporaries (North American Beethoven Studies), 1999, University of Nebraska. [1] Konsultita la 19an de marto 2018.