Frederick Dielman

usona artisto

Frederick DIELMAN (25a de decembro 1847 – 25a de aŭgusto 1935) estis german-usona pentristo de portretoj kaj figuroj.

Frederick Dielman
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1847 (1847-12-25)
en Hanovro
Morto 15-an de aŭgusto 1935 (1935-08-15) (87-jaraĝa)
en Ridgefield
Tombo Saint Luke's Lutheran Church Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Akademio de Belartoj Munkeno
Subskribo Frederick Dielman
Familio
Infano Ernest Benham Dielman
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Biografio redakti

 
La vidvino, ekzemplo de populara pentraĵo de la fino de la 19-a jarcento fare de Dielman, amas-produktita kiel tutkolora litografaĵo.

Dielman naskiĝis en Hanovro, Germanio, kaj estis translokigita al Usono fruinfana. Li studis kun Wilhelm von Diez en la Reĝa Akademio en Munkeno kie li ricevis medalon pro atingo en korpodesegno.[1]

Li malfermis studion en Novjorko, kie li laboris dekomence kiel ilustristo de libroj kaj gazetoj, kaj iĝis distingita teknika desegnisto kaj pentristo de ĝenrismaj bildoj.[1] Li estis unu el la originaj membroj de la Society of American Artists (Societo de Usonaj Artistoj), estis farita Nacia Akademiano en 1883, kaj estis ankaŭ membro de la American Water Color Society (Usona Akvarela Societo), de la New York Etching Club (Novjorka Akvaforta Klubo), kaj de la Klubo Salmagundi. Li estis prezidanto de la Artofederacio de Novjorko.

En 1899, Dielman estis elektita prezidanto de la National Academy of Design (Nacia Akademio de Desegno). En 1903, li iĝis profesoro de desegno en la "College of the City of New York" kaj preskaŭ samtempe li estis farita direktoro de la artaj lernejoj de la Cooper Union.

Li faris gravajn kontribuojn al luksaj eldonoj de verkoj de Longfellow, Hawthorne, George Eliot, kaj de aliaj verkistoj, kaj al la variaj publikaĵoj de la Tile Club, kies membro li estis. Liaj murornamoj kaj mozaikpaneloj por la Kongresa Biblioteko en Vaŝingtono estas elstaraj. Inter liaj pentraĵoj montritan en la ekspozicioj de la Nacia Akademio estis The Patrician Lad (1877), Young Gamblers (1885), kaj Head (1886). Unu el la plej bone konataj el liaj ilustraĵoj estas A Girl I Know (junulino kiun mi konas).[1]

Bildaro redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti