Frederick Pethick-Lawrence
Frederick William Pethick-Lawrence (28a de decembro 1871 – 10a de septembro 1961) estis brita politikisto de la Laborista Partio.
Frederick Pethick-Lawrence | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Frederick Pethick-Lawrence, 1. Baron Pethick-Lawrence | |||||
Naskiĝo | 28-an de decembro 1871 en Londono | ||||
Morto | 10-an de septembro 1961 (89-jaraĝa) en Hendon | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Dorking vd | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) • Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd | ||||
Alma mater | Trinity College • Eton College • Wixenford School vd | ||||
Partio | Brita Laborista Partio vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Alfred Lawrence vd | ||||
Patrino | Mary Elizabeth Ridge vd | ||||
Edz(in)o | Emmeline Pethick-Lawrence • Helen Millar Craggs • Emmeline Pethick-Lawrence vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • redaktisto vd | ||||
Aktiva en | Londono vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Deveno kaj edukado redakti
Frederick Lawrence naskiĝis en Londono, filo de riĉa familio kies kelkaj membroj estis politikistoj de la Liberala Partio. Frederick edukiĝis ĉe Wixenford,[1] Eton, kaj Trinity College (Kembriĝo).[2]
Politika kariero redakti
Lawrence enamiĝis al Emmeline Pethick, aktiva socialisto kaj kampanianto por virina voĉdonrajto. Ili geedziĝis en 1901 post Lawrence konvertiĝis al socialismo kaj ekde tiam Lawrence partuzis la nomon de sia edzino kaj estis konata kiel 'Pethick Lawrence' (poste Pethick-Lawrence). Li publikigis kelkajn maldekstremajn artikolojn kaj implikiĝis en la Laborista Partio. His involvement in the Women's Social and Political Union (WSPU), je la konto de la virinaj rajtoj, havigis al li naŭmonatan enprizonigon en 1912, sekve la kampanio de Christabel Pankhurst pri fenestrorompado, kvankam li malaprobis ĝin; fakte pro tio li estis elpelita el la WSPU de Emmeline Pankhurst kaj Christabel. Komence de la Unua Mondmilito Pethick-Lawrence aliĝis kun aliaj al fondo de Union of Democratic Control (UDC), nome kontraŭmilita organizo. Sekve li laboris en 1918 en farmo en Sussex kiel konscienc-obĵetanto.
En 1923 Pethick-Lawrence estis elektita Membro de Parlamento (MP) el Okcidenta Leicester kaj altrange postenis el 1929 pro la formado de National Government ĝis 1931.[3] El 1942 li funkciis kiel Opoziciestro kaj poste ricevis nobelan titolon.[4] El 1945 al 1947 li ricevis altrangan postenon pri Hindio kaj partoprenis en la negocado kiu kondukis al la sendependigo de Barato en 1947.
Referencoj redakti
- ↑ Brian Harrison, ‘Lawrence, Frederick William Pethick-, Baron Pethick-Lawrence (1871–1961)’, en Oxford Dictionary of National Biography, Oxford University Press, 2004; reta biografio ĉe oxforddnb.com, Januaro 2011, alirita la 4an de Septembro 2013 (subskribo postulata)
- ↑ About us « Keynes Society. Keynessociety.wordpress.com. Alirita 2012-01-27.
- ↑ The London Gazette: no. 34407. p. 3731. 11a Junio 1937.
- ↑ The London Gazette: no. 37234. p. 4227. 21a Aŭgusto 1945.
Eksteraj ligiloj redakti
- spartacus.schoolnet.co.uk Arkivigite je 2014-01-27 per la retarkivo Wayback Machine