Frequency estas sciencfikcia filmo de 2000, kiu enhavas malsamajn filmstilojn kiel vojaĝo en la tempo, suspenso kaj aliaj. Ĝi estis reĝisorita de Gregory Hoblit kaj verkita de Toby Emmerich. Kiel aktoroj ĉefrolis Dennis Quaid kaj Jim Caviezel kiel Frank kaj John Sullivan, patro kaj filo respektive. Oni filmis ĝin en urboj kiel Toronto kaj Nov-Jorko. Poste en 2016 oni faris postan televidserion de tiu filmo Frequency (televidserio), en tiu versio John Sullivan estas virino, kiu nomiĝas Raimy Sullivan.

Frekvenco
filmo
Originala titolo Frequency
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 24-a de julio 2011
Daŭro 118 minutoj
Ĝenro sciencfiksio
Buĝeto Usona $70.000.000
Reĝisoro(j) Gregory Hoblit
Produktisto(j) Gregory Hoblit • Hawk Koch • Toby Emmerich
Scenaro Toby Emmerich
Laŭ la verko de Toby Emmerich
Filmita en  Usono
Loko de rakonto Nov-Jorko
Muziko de Michael Kamen
Ĉefrolantoj Dennis Quaid
Jim Caviezel
Andre Braugher
Elizabeth Mitchell
Noah Emmerich
Produktinta firmao Amblin Entertainment
Distribuo DreamWorks
Paramount Pictures
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La historio okazas en Nov-Jorko en oktobro 1999. John Sullivan (Caviezel), estas 36 jaraĝa detektivo pri murdoj, ankoraŭ emocie ne akceptas la morton de sia patro la fajroestingisto Frank Sullivan (Quaid), kiu okazis 30 jarojn antaŭe. John loĝas en la sama domo kie li kreskis, post eksigo de sia koramikino iutage li malkovras radion heatkit SB-301de sia radioamatora patro (kun voksigno WQ2YV) kaj decidas komunikiĝi per ĝi.

Pro nekutima aktiveco de polusa aŭroro John malkovras ke li sukcesis kontakti sian patron ekzakte 30 jarojn antaŭe iom antaŭ la tago en kiu li mortis en fajro, kiu okazis en konstruaĵo. John sukcesas averti sian patron pri tio kaj kvankam Frank komence esceptikas pri tio ke John estas sia filo el la estonteco sekvas lian konsilon post rimarki ke John scias detale la rezulton de la dua ludo de la monda basbala serio de 1969.

Post savo de la patro el la fajro, John akcidente kreas novan kronologion kvankam paradokse ankoraŭ li havas memorojn de la pasinteco. En la nova kronologio Frank mortas pro pulma kancero kaŭze de daŭra fumado, dum la patrono de John, nome Julia Sullivan (Elizabeth Mitchell) estas murdita de seria murdigisto. En la originala kronologio la patrino de John lasis sian laboron kiel flegistino en malsanulejo por povi iri al la funebro de Frank, en la nova ŝi daŭrigas en la laboro kaj savas la vivon de viro kiu poste oni montros ke li estas la “murdigisto de Nightingale”, kiu estus morta se tiu nokto estus mortinta pro superdozo de Benazepril kaj Benadryl kaze ke Julia ne estus. La murdigisto de Nightingale en la antaŭa kronologio estis murdinta nur 3 flegistinojn antaŭ sia morto dum en la nova li daŭrigas ĝis 10 murdojn. Por surprizo de John kaj sia patro la sesa viktimo estis Julia.

Post interŝanĝoj de informoj el policaj arkivoj de 1999 pri la ankoraŭ ne solvitaj murdoj, John kaj Frank kunlaboras tra la tempo por haltigi la murdiston en la frua 1969 kaj tie savi Julian. Frank sukcesas eviti la murdon de la unua viktimo kaj klopodas eviti la duan sed li estas atakita de la murdisto en necesejo de nokta amuzejo, tie li perdas siajn ŝoforpermesilon kiu estis en sia monujo kiam la murdisto prenis ĝin. Post vekiĝo el la atako Frank kuras al la apartamento de la virino kiun li intencis savi kaj malkovris ke ŝi estis murdita.

John konjektas ke la digitaj spuroj de la murdisto estas en la monujo tiel ke li petas al la patro kaŝi la monujon en iu malplena kaj kaŝita loko de la domo kie ĝi povus esti kaŝita dum 30 jaroj. Tuj post kiam Frank metas ĝin en tiu loko tuja petas en 1999, ekzakte en la sama loko. Frank portas ĝin al la laboratorio por scii la identigon de la murdisto, kiu rezultas esti eksdetektivo nomita Jack Shepard (Shawn Doyle). Sed poste la polico suspektas pri la patro ĉar la murdisto intence lasis lian ŝoforpermesilon en murdosceno tiel ke la patro estas demandita de detektivo Satch DeLeon (Andre Braugher) kiu poste fariĝas ĉefo kaj amiko de John.

En la policejo Frank estas atakita de Shepard sed li sukcesas eskapi de la stacio. Poste dum la serĉo de pruvoj en la apartamento de Shepard, Frank trovas Shepard kiu persekutas lin. Poste Sath konvinkiĝas pro historio de Frank kaj ĝusta predikto de la rezultoj de la monda basbalserio unue trovas Shepard kiel kulpulo de la murdoj kaj poste Frank estas liverigita kaj senkulpigita post konfrontoj kie ĉiuj kredas ke Shepard mortis. Kontraŭe, John scias ke tio ne povas esti certa ĉar en la familia foto el 1999 la patrino ankoraŭ ne aperas kun ili (tio signifas ke ŝi estis murdigita de Shepard).

Tiun nokton, dum ambaŭ parolas pere de la radio, Shepard eniras en la domon de Sullivan kaj en 1969 kaj en 1999. Ĝuste kiam Shepard premsufokas John en 1999, Frank per hajlofusilo detruas la manon de Shepard en la pasinteco tiel ke en 1999 la mano de Shepard komencas malaperi sen iu ajn evidenta kaŭzo. En 1999 el la mallumo aperas Frank kiu denove pafas Shepard sed tiu foje li mortigas lin. En la lasta tempolinio, Frank mortas nek pro la incendio nek pro la kancero ĉar li promesis al sia filo ne plu fumi kaj tiel eviti morton.

La filmo finas dum loka basbala ludo en 1999. Ambaŭ Frank kaj Julia troviĝas tie kun John, lia edzino (la koramikino kiu lasis lin en la originala tempolinio) kaj lia fileto Frank Jr.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Rolularo redakti

Monrezultoj redakti

Frequency estis projekciita en 2 621 kinejoj kaj dum la unua semajno gajnis $9 milionojn. La filmo havis profiton de $45 milionojn en Usono kaj $23.1 milionojn eksterlande por entuta profito de $68.1 milionoj.[1]

Televida adapto redakti

En novembro 2014 oni raportis ke Jeremy Carver estis planinta produkti televidan serion por adapti/relanĉi ĝin bazita en la filmo por la televida kanalo NBC. La verkisto de la filmo Toby Emmerich partoprenis kiel produktoro de la serio.[2] En januaro 2016 NBC elsendis The CW kiel esploro.[3] La serio estis finita post la unua sezono la 8-an de majo 2017.[4]

Referencoj redakti

  1. monrezultoj. “laŭ boxofficemojo.com”.
  2. Goldberg, Lesley. NBC relanĉos televidserion Frequency (EN). “laŭ The Hollywood Reporter.”.
  3. The CW pilots (angle) (2015-12-17). “The CW pilots”.
  4. Strauss, Bettina. Fino de la serio (angle) (2017-05-08). Alirita 2017-05-08. “The Hollywood Reporte”.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti