Friedrich Carl Christian von Poseck

Friedrich Carl Christian von POSECK (naskiĝinta la 19-an de junio 1785 en Kaselo, mortinta la 31-an de januaro 1850 en Vajmaro)[1] estis saksia-vajmara ĉambristo kaj supera forstisto.

Friedrich Carl Christian von Poseck
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1785 (1785-06-19)
Morto 31-an de januaro 1850 (1850-01-31) (64-jaraĝa)
vdr
Enirejo al la iama loĝdomo de Poseck en Vajmaro

Vivo redakti

La de li plenumitaj postenoj estis rezervitaj al nobeloj. Poseck originis el la vogtlanda pranobelaro el Orla-Govio. La Poseck-oj eble samgentis kiel la senjoroj de Saalfeld-Obernitz.[2]

La de Anton Georg Hauptmann en 1791 konstruita kaj de Poseck ekde 1827 enloĝita domo[3] estis la dua plej ampleksa loĝejo vajmara (post la Bertuch-domo.[4] Krome li senjoris ĉe bieno Ettischleben.[5] La Muzeo pri pra- kaj protohistorio de Turingio estis loĝdomo lia. En la funkcio de ĉefforstisto li havis multajn kontaktojn kun Johann Wolfgang von Goethe kaj plenumis servojn kurierajn. Ekzemple li renkontis Goethe en la 15.7.1826 por transdoni salutojn.[6] Ŝajne Poseck jam longe antaŭe, ses monatojn antaŭ la Batalo de Leipzig, oficiala akompananto en Leipzig. Tio relegeblas en la taglibroj de Goethe.[7]

Por Poseck ne nur nomitis la loĝdomo sed ankaŭ la Poseck-ĝardeno. La strato preterkondukanta nomiĝas Am Poseckschen Garten. Kontraŭe al la parko situas la Historia tombejo vajmara.

Notoj redakti

  1. Gothaisches genealogisches Taschenbuch der adeligen Häuser: zugleich Adelsmatrikel der deutschen Adelsgenossenschaft. Teil A, p. 597.
  2. Gothaisches genealogisches Taschenbuch der adeligen Häuser: zugleich Adelsmatrikel der deutschen Adelsgenossenschaft. Teil A, p. 594.
  3. Vom Bürgerhaus zum Museum Arkivigite je 2021-05-07 per la retarkivo Wayback Machine, muzea hejmaĝo
  4. En la artikolo Poseckscher Garten ĉe: Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 354 asertatas ke la tiam 15 jarojn aĝa Poseck akiris la ejon en la jaro 1800-a.
  5. Gothaisches genealogisches Taschenbuch der adeligen Häuser: zugleich Adelsmatrikel der deutschen Adelsgenossenschaft. Teil A, p. 594.
  6. Pri ĉasado kaj forstumado ĝenerale en Saksio-Vajmaro kaj la rilatoj de Goethe tiukoncernen, kp. Maria Wagner: Goethe und die Forstwirtschaft, Verlag Kessel, Remagen 2011. ISBN 3-935638-86-8, p. 60-61 kaj 65-66 - Ilse-Sibylle Stapff: Jagd im weimarischen Land: vom Mittelalter bis ins neunzehnte Jahrhundert (=Weimarer Schriften, 47), Verlag Stadtmuseum Weimar 1992. ISBN 978-3-910053-23-6
  7. http://www.zeno.org/Literatur/M/Goethe,+Johann+Wolfgang/Tageb%C3%BCcher/1813/April Jen noto por la 3-a de aprilo 1813 (fino de la tria libro): Herr Baron von St. Aignan schickte mir zum Abschied Kupferstiche. Legationsrath Bertuch wegen des Höhenbildes. Mittag für uns. Nach Tische einige Marmor. Geheimer Regierungsrath von Müller und Herr von Poseck, von Leipzig zurück. Hofrath Meyer. Einzug der Russen in Hamburg und Leipzig. Der Wasserträger. Bedeckt, feucht. Regen. Geheimer Regierungsrath von Müller signifas la politikiston Friedrich von Müller.