Friedrich Hofmann
Friedrich HOFMANN (naskiĝinta la 18-an de aprilo 1813 en Koburgo, mortinta la 14-an de aŭgusto 1888 en Ilmenau) estis germana poeto kaj verkisto.
Friedrich Hofmann | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de aprilo 1813 en Coburg |
Morto | 14-an de aŭgusto 1888 (75-jara) en Ilmenau |
Ŝtataneco | Germana Imperiestra Regno |
Alma mater | Friedrich-Schiller-Universitato Jena |
Okupo | |
Okupo | verkisto • redaktoro |
VivoRedakti
Li studis en Jena kaj transloĝiĝis en 1841 al Hildburghausen, kie li kunprizorgis dum 14 jaroj la eldonon de la enciklopedio de Joseph Meyer. En 1858 li setlis en Lepsiko kaj iĝis en 1861 provizora kunlaboranto de Die Gartenlaube. Inter 1883 kaj 1886 li eĉ estis ties ĉefredaktisto.
AtingojRedakti
Friedrich Hofmann laboris ĉe la enciklopedio Meyers Konversations-Lexikon por la daŭro de 14 jaroj. Krome li engaĝiĝis karitate; dum 25 jaroj li eldonis ĉiujare antologiojn kun kontribuaĵoj de tiutempaj poetoj sub la titolo Weihnachtsbaum für arme Kinder[1] kiuj senditis donace al diversaj urboj kaj komunumoj por investi la gajnojn el la pluvendo por la bono de malriĉaj infanoj.[2] Inter la kontribuintoj estis ekz. Friedrich Rückert.
VerkojRedakti
Li verkis la jenajn aĵojn:
- »Die Schlacht bei Focksan«, teatraĵo (Jena 1838)
- »Die Feste Koburg«, poeziaĵo (Hildburghausen 1854)
- »Das Koborgher Quackbrünnla«, 500 gajaj versetoj (Hildburghausen 1857)
- »Der Kinder Wundergarten«, fabeloj (34-a eldono, Leipzig 1902)
- »Deutschlands Erniedrigung und Erhebung«, poeziaĵo kun kanto (Koburgo 1863)
- »Die Harfe im Sturm« (Leipzig 1872)
- »Drei Kämpfer«, Festspiel (Leipzig 1873)
- »Die Eselsjagd, ein fröhliches Heldengedicht« (2-a eldono, Leipzig 1874)
- »Dichterweihe«, teatraĵo (Leipzig 1875)
- »Geisterspuk auf der Feste Koburg« (Leipzig 1876);
- »Kinderfeste« (kun muziko de Julius Otto, Schleusingen 1853–75, 4 kajeroj)
- operotekstoj de »Der Rattenfänger von Hameln« (V. Neßler, laŭ J. Wolff, 1877)
- »Der wilde Jäger« (1882)
Hofmann ankaŭ skribis multajn ĉeokazaĵojn kaj engaĝiĝis bonfare (»Weihnachtsbaum für arme Kinder«, 25 jarkolektoj). En Ilmenau estis starigita eĉ monumento por li kaj strato urbocentre portas lian nomon.
FontoRedakti
Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 9. Leipzig 1907, p. 429-432 (tie ĉi interrete)
Eksteraj ligilojRedakti
NotojRedakti
- ↑ Digitalisat ĉe MDZ
- ↑ Johannes Hohlfeld: Das Bibliographische Institut: Festschrift zu seiner Jahrhundertfeier. Bibliographisches Institut, Leipzig 1926, p.94