Friedrich Wilhelm Gesenius
Friedrich Wilhelm GESENIUS (naskiĝinta la 3-an de aŭgusto 1825 en Halle, mortinta la 11-an de marto 1888 en Sanremo) estis germana anglistikisto.
Friedrich Wilhelm Gesenius | |||||
---|---|---|---|---|---|
Wilhelm Gesenius en tipe studentaj vestaĵoj (1844)
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1825 en Halle | ||||
Morto | 11-an de marto 1888 (62-jaraĝa) en Sanremo | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lepsiko vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Wilhelm Gesenius vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiEstante filo de la fama orientalisto Wilhelm Gesenius li frekventis la gimnazion de ĉe Franckesche Stiftungen. De 1843 li studis ĉe la Universitato de Lepsiko anglistikon. Li aktivis en la studenta korporacio Corps Lusatia Leipzig kaj plenumis diversajn enkorporaciajn taskojn.[1] Poste li iris studenti al Halle kaj Bonn. Tie li doktoriĝis en 1847 per defendo de la tezo De lingua Chauceri, dissertatio grammatica.
En 1847/48 li soldatis en Halle por Prusio. Post lingvostudoj en Parizo en 1849 li estis ekde 1850 en Londono instruisto de la filoj de ĉefministro John Russell. En 1853 li iris al Szczecin por instruisti ĉe la nehumanisma gimnazio Friedrich-Wilhelm-Schule. En 1857 li fondis mem en tiu ĉi urbo superan porknabinan lernejon. La lernejo, kiu nomiĝis por li Geseniussche Höhere Mädchenschule, ĝuis lian estradon dum tri jardekoj. Malsaniĝante ĉe la pulmoj li intencis saniĝi en Italujo. En Sanremo mortis li, dume la entombigo estis en Szczecin.
Graveco
redaktiLa pedagogo Gesenius konsidereblas pioniro de moderna fremdlingva instruado en Germanujo. Liaj lernolibroj de la angla lingvo enkondukis ankaŭ en la literaturon, historion kaj geografion de la Unuiĝinta Reĝolando. Ili aperis en Germanlingvio en multaj eldonoj, eĉ post la morto de la verkinto.
Literaturo
redakti- Art. „Gesenius, Friedrich Wilhelm“ fare de Ludwig Julius Fränkel. Ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, Band 49 (1904), p. 679–683 (tie ĉi interrete)
- Eckhard Wendt: Stettiner Lebensbilder (= Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Pommern, V/40). Böhlau, Köln Weimar Wien 2004, ISBN 3-412-09404-8, p. 177–178.
Notoj
redakti- ↑ Kösener Korpslisten 1910, 149/349.