Biŝkeko

ĉefurbo de Kirgizio
(Alidirektita el Frunze)

Biŝkeko (Biŝkek) estas la ĉefurbo kaj samtempe la politika, ekonomia kaj kultura centro de Kirgizio. Laŭ la stato de 2022 en la urbo vivis 1 120 827 loĝantoj sur areo de 127 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 825 loĝantoj/km².

Biŝkeko
(Frunze Фрунзе)
kirgize Бишкек, ruse Бишкек
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Бишкек
Lando Kirgizio Kirgizio
Provinco Provinco Ĉuj
Historiaj regionoj Kirgiza SSR, KSŜ
Montaro Tjanŝano
Konata loko Placo Ala-Too
Bazaroj Bazaro Dordoj, Bazaro Oŝ, Bazaro Alamudun
Rivero Ĉu
Situo Biŝkeko
 - alteco 800 m s. m.
 - koordinatoj 42° 52′ 29″ N 74° 36′ 44″ O / 42.87472 °N, 74.61222 °O / 42.87472; 74.61222 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 900 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 750 m s. m.
Areo 127,0 km² (12 700 ha)
Loĝantaro 1 022 000 (2009)
Denseco 8 047,24 loĝ./km²
Fondo 1878
Urbestro Nariman Tiuleev
Horzono UTC (UTC+6)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +996 312
Situo enkadre de Kirgizio
Situo enkadre de Kirgizio
Situo enkadre de Kirgizio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Bishkek
Retpaĝo: meria.kg
Map
Placo Ala Too

Geografio redakti

Biŝkek situas en alto de 800 m super la marnivelo ĉe la norda parto de la ĝis 4 800 m altan Alajo-montokresto, pluiĝo de la montaro Tjanŝano. Norde de la urbo etendiĝas onda steparo ĝis preskaŭ al Kazaĥio. Proksime de la urbo fluas la rivero Ĉuj.

Historio redakti

La urbo evoluis el karavana ripozejo ĉe la silka vojo kondukanta tra la montaro Tjanŝano. En 1825 la uzbeka Ĥanpo de Kokand konstruis tie brikan fortikaĵon, kiun la rusaj soldatoj en 1862 okupis kaj detruis. La rusoj fondis tie garnizonon kaj la allogitaj rusaj kamparanoj eluzis la produkteman nigrateran grundon kaj la loko rapide disvolviĝis. En 1878 oni fondis tie la urbon Piŝpek.

En 1926 la urbo iĝis la ĉefurbo de la novfondita soveta Kirgizio kaj samtempe estis alinomita al Frunzǎ (ruse Фрунзе, Frunze) – laŭ Miĥail Vasiljeviĉ Frunză, kiu naskiĝis en Piŝpek kaj sukcese batalis en la Rusa Enlanda Milito en Centra Azio por la bolŝevismo.

Kun la sendependeco de Kirgizio rericevis la urbo sian malnovan nomon – en la kirgiza formo – kaj nomiĝas ekde tiam Biŝkek.

Nomo redakti

Kirgize la vorto biŝkekpiŝpek signifas ujon por kumiso. Ekzistas multaj legendoj, kiuj provas pruvi rilaton inter la urbo kaj tia ujo. Sciencaj kalrigoj opinias, ke la nomo estiĝis per popoletimologia klarigo (interpretado) de malnova vorto pri Loko sube ĉe la monto.

Eminentaj homoj redakti

Biŝkek hodiaŭ redakti

Pro la mallonga historio, Biŝkek ne havas historiajn konstruaĵojn. Ĝi estas tipa soveta urbo kun grandaj placoj, tipaj platdomoj, grandaj popoldomoj.

La aerpoluado en Biŝkek estas tre malalta, kvankam en la proksimo situas preskaŭ la tuta industrio de Kirgizio.

Esperanto en Biŝkeko redakti

Fejsbuka grupo Esperanto en Kirgizio.

Bildaro redakti