Gábor Csupó [hungara prononco: ĉupO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csupó Gábor estas hungardevena usona animaciisto, reĝisoro, produktoro. Lia nomo estis en Usono Gabor Csupo.

Gábor Csupó
Persona informo
Naskiĝo 29-an de septembro 1952 (1952-09-29) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraangla
Ŝtataneco HungarioUsono
Familio
Edz(in)o Arlene Klasky
Okupo
Okupo animaciistoverkisto • televida reĝisoro • televida produktoro • grafikistomuzikistofilmreĝisoro • reĝisoro • produktoroscenaristo
TTT
Retejo http://www.klaskycsupo.com/
vdr

Gábor Csupó[1][2] naskiĝis la 29-an de septembro 1952 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gábor Csupó estis talenta desegnisto, tial li sukcese aliĝis al produktejo de animacioj en 1971. Post 4 jaroj li disidis kun Leslie Mandoki tra Jugoslavio al Svedio, kie li desegnis animaciojn 2 jarojn, pli poste li estis liberprofesiulo. Li konatiĝis kun en:Arlene Klasky (same animaciisto). Ili geedziĝis kaj translokiĝis al Los Anĝeleso en 1979. Komence Csupó estis animaciisto de Hanna-Barbera, sed en 1981 la geedza paro fondis propran animacian studion en:Klasky Csupo. La studio atingis mondfamon, ĝia filmo ricevis stelon en Trotuaro de famo en Holivudo. La geedza paro havis 2 infanojn (en 1995 ili divorcis), krome Csupó aliajn 3.

Liaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti

  • Bridge to Terabithia (2007)
  • The Secret of Moonacre (2008)
  • Pappa Pia (2017)

Liaj filmaj produktaĵoj (elekto) redakti

  • Dance (mallonga filmo, 1980) - ankaŭ scenaristo, kameraisto
  • Beastie Boys: Shadrach (mallonga filmo, 1989)
  • La familio Simpson (televida serio, 36 epizodoj, 1991-1992)
  • Fecsegő Tipegők: Mindenki felnőtt! (televida serio, 54 epizodoj, 2003-2008) - parte ankaŭ scenaristo

Liaj scenarlibroj (elekto) redakti

  • Duckman: Private Dick/Family Man (televida serio, 36 epizodoj, 1991-1992)
  • Ginger naplója (televida serio, 47 epizodoj, 2000-2009)
  • Rugrats (televida serio, 8 epizodoj, 2021-2022)

Fontoj redakti

Referencoj redakti