Gábor Forgács
Gábor Forgács [forgAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Forgács Gábor estis hungara humuristo, voĉoaktoro, aktoro, jodlisto.
Gábor Forgács | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de decembro 1947 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro komikisto voĉaktoro ![]() |
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f5/Forg%C3%A1cs_G%C3%A1bor.jpg/220px-Forg%C3%A1cs_G%C3%A1bor.jpg)
Gábor Forgács en 1969
Gábor Forgács[1][2] naskiĝis la 30-an de decembro 1947 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGábor Forgács jam dum la bazlernejo estis amatora jodlisto. Li iĝis helplaboristo, baldaŭ li maturiĝis kaj akiris mekanikistan licencon. Li akiris tutlandan konatecon en Hungara Televizio en 1972 pro jodlado, poste li estis liberprofesiulo. Li rolis kun János Koós tri jarojn humuraĵojn, poste en Teatro Jókai (Békéscsaba) (1975-1977) kaj malgrandaj teatroj en Budapeŝto. Ekde 1998 li denove estis liberprofesiulo. Li longe estis ankaŭ amatora basgitaristo. Li ricevis premiojn en 1997 kaj 2011.
Liaj teatraj roloj (elekto)
redakti- Jenő Heltai: Szépek szépe - Dömötör
- Jean Poiret: Őrült nők ketrece - Salome
- Luigi Pirandello: Velencei kékszakáll - Berto
- Niccolò Machiavelli: Maszlag - Pinka
Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Ereszd el a szakállamat! (1975)
- Csapd le csacsi! (1992)
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jim Cummings, Tim Marcoh, Sydney Pollack[3]
Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Két férfi az ágy alatt (1983) - gitaristo
- Ártatlan szélhámosok (1994) - raportisto
- Szeszélyes (2007) - Pityesz
- Las aventuras del capitán Alatriste (serio, 2015) - prioro