Gábor Tardos

hungara matematikisto


Gábor Tardos [tardoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tardos Gábor estas hungara matematikisto, altlerneja instruisto, koresponda membro de Hungara Scienca Akademio (2019). Li estas la pli juna frato de Éva Tardos.

Gábor Tardos
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1964 (1964-07-11) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (1982–1987)
Universitato Eötvös Loránd - matematiko (–1988) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Éva Tardos Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo matematikisto
komputosciencisto
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Gábor Tardos[1] naskiĝis la 11-an de julio 1964 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Gábor Tardos akiris matematikistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1987, en la sekva jaro li doktoriĝis (Ph.D.) samloke. Li laboris en la akademia matematika esplora instituto inter 1990–2005, intertempe li ricevis stipendion (1999–2002). Li doktoriĝis ĉe la hungara akademio en 2005, en la sama jaro li ekinstruis en Universitato Simon Fraser. Li laboras plejparte en kombinatoriko, kriptografio kaj komputado, li akiris partajn rezultojn koncerne la Hanna Neumann-supozon. En la kriptografio li kreis novan kodon pri fingrospuroj, kiu efike rezistas kontraŭ la misspuroj. Ties algoritmo estas facile efektivigebla. Li ricevis premiojn inter 1988-2002.

Elektitaj artikoloj

redakti
  • "A maximal clone of monotone operations which is not finitely generated" (1986)
  • "Transversals of 2-intervals, a topological approach" (1995)
  • "Optimal probabilistic fingerprint codes" (2008)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti