Éva Tardos

hungara matematikistino

Éva Tardos [tardoŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tardos Éva estas hungara-usona matematikisto, profesoro, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2013), membro de Usona Scienca Akademio. Ŝia frato estas Gábor Tardos.

Éva Tardos
Eva Tardos (2007).jpg
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1957 (1957-10-01) (64-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Gábor Tardos
Okupo
Okupo matematikisto • komputikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Éva Tardos [1] naskiĝis en 1957 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

Éva Tardos frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1976-1981, kie ŝi akiris diplomon en 1981. Post 3 jaroj ŝi doktoriĝis. Ŝi plulernis en universitato de Bonn. Ekde 1989 ŝi estas profesoro eĉ katedrestro ĉe la Universitato Cornell. Ŝi estas ĉefredaktoro de SIAM Journal of Computing. Ŝi ricevis komence hungaran, poste usonajn premiojn.

Verkaro (elekto)Redakti

  • A strongly polynomial minimum cost circulation algorithm (1985)
  • Fast approximation algorithms for multicommodity flow problems (1995)
  • An approximate truthful mechanism for combinatorial auctions with single parameter agents (2004)
  • Sequential auctions and externalities (2012)

FontojRedakti