Géza Jalsoviczky [jalŝovicki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jalsoviczky Géza estis hungara maŝininĝeniero, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis jalsovai.

Géza Jalsoviczky
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1852 (1852-05-22)
en Nagykőrös
Morto 26-an de februaro 1938 (1938-02-26) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero
vdr

Géza Jalsoviczky [1] naskiĝis la 22-an de majo 1852 en Nagykőrös. Li mortis la 26-an de februaro 1938 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Jalsoviczky frekventis mezlernejojn en Szarvas kaj Nagykőrös, poste li akiris diplomon en teknika altlernejo de Zuriko en 1879. Komence li laboris en Budapeŝto (antaŭ la diplomo), poste en Svislando. Hejmenveninta li havis postenon en fabriko en Budapeŝto, en 1880 li estis nomumita profesoro de industria altlernejo en la sama urbo. Spite la instruadon li studvojaĝis al Vieno, Parizo, Berlino. Li emeritiĝis en la lernejo kiel direktoro en 1911, samtempe li ricevis la titolon reĝa konsilito. Tamen poste li fondis fabrikon, kie li estis teknologia gvidanto ĝis 1918. Li multe okupiĝis pri vapormaŝinoj, aŭtoj, produktado de paperoj.

Li havis edzinon, kiu naskis 4 gefilojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Compound rendszerű hajó-gőzgép. – A Molnár-féle hajókerék. (1889)
  • A gőzgépek szerkezete és kezelése (1890, 1896)
  • A gőzkazánok szerkezete és kezelése. I–II. (1903)
  • A papirosgyártás és a hozzávaló gépek (1909)
  • A tűzgépek, vagyis a folyékony és gáznemű melegtartó anyagokkal hajtott összes belsőégésű motorok szerkezete és kezelése (1918; I–II, 3-a volumo: 1929)
  • A gőzgépkezelők könyve. Különös tekintettel a lokomobilok és a kondenzáció nélküli kipuffogó félstabil és stabil gőzgépek szerkezete és kezelése (1920)
  • Az energiagazdálkodás jelentősége a mezőgazdálkodás és a vele rokon ipar terén, különös tekintettel a szántás elektromosítására (1930)

Fontoj redakti