Godavari

rivero en Barato
(Alidirektita el Gódávarí)

La rivero Godavari (en marata: गोदावरी नदी) estas la dua plej longa rivero en Barato post la rivero Gango. Ĝi ekfluas ĉe Trjambakeŝŭar, Maharaŝtro.[1] Ĝi ekfluas en Maharaŝtro kaj fluas orienten dum 1,465 kilometroj (910 mi) pro alflui en la Golfon de Bengalo dreninte la subŝtatojn de Barato nome Maharaŝtro (48.6%), Telangano (18.8%), Andrapradeŝo (4.5%), Ĉatisgarho (10.9%), Madhja-Pradeŝo (10.0%), Odiŝo (5.7%) kaj Karnatako (1.4%)[2] pere de sia etenda reto de alfluantoj. Rimarkindege 3,12,812 km2 granda, ties drenbaseno formas unu el la plej granda riverbasenoj en Barato, nur Gango kaj Induso (ene de la limoj de Barartoj) havas drenbasenojn pli grandan ol ĝi[3]. Laŭ longo, kolektareo kaj elŝarĝo, Godavari estas la plej granda en duoninsula Barato kaj estis kromnomita la 'Dakŝina Ganga' - nome la Sudganga rivero[4].

Godavari
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 465 km
Fluo
Geografio
Landoj Barato
Regionoj Odiŝo
Map
vdr
Godavari Riverdelto etende al la Golfo de Bengalo (supra rivero en la foto).

Ĝi estas la 77a plej granda rivero en la mondo laŭ akvoŝarĝo.

Estas multaj kaj gravaj akvobaraĵoj sur tiu rivero.

Referencoj redakti

  1. "Godavari river basin map". Arkivita el la originalo je 2013-10-12. Alirita 2016-01-22.
  2. Integrated Hydrological DataBook(Non-Classified River Basins). Central Water Commission. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2015-10-13. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2016-01-22.
  3. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2016-01-22.
  4. Dakshina Ganga (Ganga of South India) – River Godavari. Important India. Arkivita el la originalo je 2016-01-18. Alirita 2015-10-21. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-01-18. Alirita 2016-01-22.

Eksteraj ligiloj redakti