Gösta Mittag-Leffler

Magnus Gösta MITTAG-LEFFLER (16-an de marto 1846, Stokholmo, Svedio - 7-an de julio 1927, samloke) estis sveda matematikisto, fondinto de la internacia matematika eldonaĵo Acta Mathematica (1882).

Gösta Mittag-Leffler
Persona informo
Magnus Gustaf (Gösta) Mittag-Leffler
Naskonomo Magnus Gustaf Mittag-Leffler
Naskiĝo 16-an de marto 1846 (1846-03-16)
en Stokholmo
Morto 7-an de julio 1927 (1927-07-07) (81-jaraĝa)
en Djursholm
Tombo tombejo Djursholm en Danderyd vd
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo vd
Familio
Patro Olof Leffler vd
Patrino Gustava Wilhelmina Mittag vd
Gefratoj Anne Charlotte Leffler • Frits Läffler • Artur Leffler vd
Edz(in)o Signe Mittag Leffler vd
Parencoj Gaetano Gösta Del Pezzo Leffler • Pasquale del Pezzo vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo matematiko vd
Doktoreca konsilisto Göran Dillner vd
Verkado
Verkoj funkcio de Mittag-Leffler ❦
teoremo de Mittag-Leffler ❦
Mittag-Leffler distribution vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mittag-Leffler en 1872 eklaboris en la sveda Universitato de Upsalo kiel helpinstruisto (docento), oni nomumis lin 5 jarojn poste al matematika profesoro de la Helsinka Universitato. Li fondis - per financa apogo de Oskaro la 2-a, sveda reĝo - la eldonaĵon Acta Mathematica. Redaktoroj de la periodaĵo estis matematikistoj el la kvar skandinavaj landoj. Li estis dum 45 jaroj ĉefredaktoro de la gazeto.

Li pluevoluigis la matematikan analizon, okupiĝis pri limvaloro, diferenciala kaj integrala kalkulado, analiza geometrio kaj probablokalkulo.

Li laboris pri ĝenerala principo de la funkcioj, analizis la rilaton inter la dependaj kaj sendependaj variabloj, en 1875 pruvis teoremon de franca matematikisto Augustin Louis Cauchy.

Lia plej konata laboro temas pri la analiza bildigo de la unuvaloraj funkcioj, kies ĉefa punkto estas la Mittag-Leffler-teoremo.

Lia kastelo kaj biblioteko en Djursholm estas hodiaŭ parto de la Matematika Instituto Mittag-Leffler.

Li estis membro en multaj akademioj.