Galați
urbo en nuna Rumanio
(Alidirektita el Galati)
Galați [galacj'] (hungare Galac; en kelkaj lingvoj literumita ankaŭ Galacz, germane Galatz) estas urbo en la orienta Rumanio, ĉe la Danubo, 244 km nord-oriente de Bukareŝto. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 217 851 loĝantoj sur areo de 246,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 884 loĝantoj/km².
Galați | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo de Rumanio limurbo urbego centro de distrikto en Rumanio havenurbo vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Rumanio | ||||
Regiono | rumania Moldavio | ||||
Distrikto | distrikto Galați | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 800001–800702 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 217 851 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 884 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 45° 25′ N, 28° 3′ O (mapo)45.42333333333328.0425Koordinatoj: 45° 25′ N, 28° 3′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 55 m [+] | ||||
Areo | 246,4 km² (24 640 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
situo en la distrikto | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Galați [+] | |||||
Koordinatoj: 45° 26′ N 28° 03′ O / 45.433 °N, 28.050 °O (mapo)
Administrado
redaktiĈefurbo de la samnoma distrikto (județ).
Ekonomio
redaktiGalați estas ĉefa industria centro de Rumanio. Ĝi havas la plej grandan ŝtalfarejon de Rumanio, krome ŝipkonstruejon (la plej grandan de Rumanio), maŝinkonstruejojn, muelejojn, segejojn, teksfabrikon kaj fiŝindustrion.
Politeknika instituto fondiĝis tie en 1948; ekde 1974 ĝi estas universitato.
Gefiloj
redakti- Etti-Rosa Spirer, arkitektino
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (rumane)
- http://www.primaria.galati.ro/ Arkivigite je 2009-01-30 per la retarkivo Wayback Machine urbestra retejo
- http://www.ugal.ro universitata retejo
- http://caramica.blogspot.com/2009/04/imagini-vechi-din-galati.html malnovaj bildoj