Haloĉ
Haloĉ, ukraine kaj ruse Галоч, hungare Gálocs estas malgranda vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo. Ankoraŭ 2 vilaĝoj apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiHaloĉ situas sur ebenaĵo, laŭ rojo. Uĵhorodo troviĝas 11, Uĵ 5 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua mencio devenis el la 13-a jarcento. Post la mezepoko foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1910 loĝis en Gálocs 542 homoj, plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon Gálocs apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Nagykapos, poste al Ĉeĥoslovakio. Gálocs rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Galoĉ apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Dum la socialismo kolĥozo funkciis, kies kampoj estis disdonitaj inter la vilaĝanoj en 2000. En 2001 loĝis en Haloĉ 498 da homoj, (372 hungaroj). Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, poŝto.