Gama-radiado

(Alidirektita el Gama-radio)

Gama-radiado (aŭ γ-radiado) estas elektromagneta radiado. Pro ĝia tre alta frekvenco ĝi estas joniga radiado. Ĝia frekvenco estas pli ol 2,42 EHz, la ondolongo pli malgranda ol 124 pm, pli mallonga ol ikso-radioj. Ĝi estas formita de fotonoj.

Gama-radiado estas la plej energia el la tuta elektromagneta spektro. Ĝi estas ofte difinata kiel pli energia ol 10 keV, kvankam la unua parto de tiu intervalo estas ankaŭ konsiderata kiel energiaj ikso-radioj. Fakte, ne ekzistas fizika diferenco inter gama- kaj ikso-radiado: oni kutime nomas gama-radiadon tiun elsendon de fotonoj el nukleaj procezoj, dum la ikso-radioj originas el la eksteraj tavoloj de la atomo aŭ el similaj procezoj. Povas okazi ke kelkaj ikso-radioj estas pli energiaj ol iuj gama-radioj.

Do, gama-radiado ne estas partikla kiel alfa- kaj beta-radiado, sed ĝenerale akompanas tiujn. Ĉar gama-radiado estas multe pli penetranta ol partikla radiado, oni bezonas pli dikan tavolon da materialo por protekti sin kontraŭ ĝi. Plumbo kaj aliaj materioj densaj kun alta atomnombro taŭgas bone kiel blendaĵo. Plumbaĵo unu centimetron dika duonigas la intenson de gama-radiado. Strukturaj konstruaĵoj povas uzi radiadŝirman betonon por protektado.

Gama-radiado uzatas en diversaj aplikoj de medicino kaj industrio. Ekzemple, la radioterapio per teleterapio uzas ĝenerale izotopojn elsendantajn gama-radiadon, kiu atingas la malsanajn korpopartojn. La industria radiografio uzas ofte gama-radiadon por malkovri difektojn ene de la metalaj materialoj. Alia uzo estas la steriligado de materialoj; por tiu uzo oni aplikas fortan radiadon, kiu mortigas bakteriojn aŭ aliajn nedeziratajn vivaĵojn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti