Georg Ludolf Dissen

Georg Ludolf DISSEN (naskiĝinta la 17-an de decembro 1784 en Friedland-Groß Schneen, mortinta la 21-an de septembro 1837 en Göttingen) estis germana klasika filologo.

Vivo redakti

Estante filo de evangelia pastoro li orfiĝis en la aĝo de 13 jaroj. Nur danke al apogo de familiaj amikoj li povis akceptiĝi ĉe Landesschule Pforta; tie li restis inter 1798 kaj 1804 kaj amikiĝis kun la samjaraĝulo Friedrich Thiersch. Post trapaso de la abiturienta ekzameno li studentis ĉe la Universitato de Göttingen klasikan filologion. Inter la influhavaj instruistoj pleje gravis Christian Gottlob Heyne. Doktoriĝo sukcesis danka al defendo de la disertaĵo De temporibus et modis verbi graeci post kiam ekis lia docentista deĵoro surloke.

Prelegare li traktis krom filologiaj ankaŭ filozofiajn temojn. Tiam li konatiĝis kun August Boeckh kun kiu li flegus sciencajn interŝanĝojn pri filologio. En 1812 Dissen sekvis vokiĝon je eksterorda profesoreco al Marburg. En aŭtuno 1813 li revenis al Göttingen por kunlabori kun Friedrich Gottlieb Welcker, Ernst Karl Friedrich Wunderlich kaj Karl Otfried Müller. En 1817 li iĝis orda profesoor kaj en 1832 kortega konsilisto. En 1833 Dissen iĝis orda membro ĉe la akademio de Göttingen. En 1834 li iĝis koresponda membro de la Bavaria akademio de la sciencoj de Munkeno. Fine li apartenis al la estrarano de la Seminario pri klasika filologio je Göttingen.

Graveco redakti

Ŝatitis lia diligenteco kaj metoda laborado. Tiajn virtojn oni rimarkas ankaŭ legante liajn tri ĉefajn verkojn, la eldonojn de aĵoj de Pindaro, Tibulo kaj Demosteno. Liaj eldonistaj metodoj havis grandan influon por la evoluo de lia disĉiplo Karl Lachmann, fondinto de la moderna tekstkritiko. Lia eldono de Pindaro aperis unue en la tutpindara eldono de August Boeckh (Leipzig 1811–1821) antaŭ posta memstara publikiĝo sub la titolo Pindari opera ex recensione Boeckhii (Gotha 1830). La tibula eldono prizorgitis de li, post laboradoj de Heyne kaj de la frue mortinta kolego Wunderlich. Ili aperis sub la titolo Supplementum editionis Albii Tibulli Heynio-Wunderlichianae ed. Lud. Dissen en 1819 en Leipzig, kiel memstara eldono (kun komentoj de Karl Lachmann): Alb. Tibulli carmina ex recens. C. Lachm. passim mutata explic. Lud. Dissen (du partoj, Göttingen 1835). La demostenan paroladon De corona li eldonis laŭ la antaŭlaboraĵoj de Immanuel Bekker en 1837 en Göttingen.

Eksteraj ligiloj redakti