La Georga epoko, (angle Georgian era), estas periodo en la Historio de Unuiĝinta Reĝlando el 1714 ĝis ĉirkaŭ 1830–37, nomita laŭ la Hanovraj reĝoj Georgo la 1-a, Georgo la 2-a, Georgo la 3-a kaj Georgo la 4-a. La sub-periodo nomata Regenta epoko estis difinita pere de la regenteco fare de Georgo la 4-a kiel Princo de Kimrio dum la malsano de lia patro Georgo la 3-a.[1] La difino de Georga epoko estas ofte etendita por inkludi la relative mallongan regadon de Vilhelmo la 4-a, kiu finis per sia morto en 1837. La transiro al la Viktoriana epoko estis karakterizita en religio, sociaj valoroj kaj arto per ŝanĝo en tono el raciismo al romantikismo kaj mistikismo.

18a-jarcenta Londono, fare de William Hogarth.

La termino "Georga" estas tipe uzata en la kuntekstoj de socia kaj politika historio kaj arkitekturo. La termino "Aŭgusta literaturo" estas ofte uzata por Aŭgusta teatro, poezio kaj prozo en la periodo 1700-aj ĝis 1740-aj jaroj. La termino "Aŭgusta" referencas al agnosko de la influo de la Latina literaturo el la antikva Romia Respubliko.[2]

La termino "Georga epoko" ne estas aplikita al la epoko de la du dudekjarcentaj britaj reĝoj de tiu nomo, nome Georgo la 5-a kaj Georgo la 6-a. Tiuj periodoj estas simple referencataj kiel Georgaj, sed ne kiel Georga epoko.[3]

Notoj redakti

  1. John Steven Watson George III King of Great Britain.
  2. Roger D. Lund, Ridicule, Religion and the Politics of Wit in Augustan England (Ashgate, 2013), ch. 1.
  3. [1]