Georges Antoine Pons Rayet (naskiĝis la 12-an de decembro 1839 en Bordeaux, mortis la 14-an de junio 1906 en Bordeaux) estis franca astronomo

Georges Antoine Pons Rayet
Georges Rayet
Georges Rayet
Georges Rayet
Persona informo
NomoGeorges Antoine Pons Rayet
Dato de naskiĝo12-a de decembro 1839
NaskiĝlokoBordeaux
Dato de morto14-a de junio 1906
MortolokoBordeaux
Aĝo je morto66
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoJanssen Medal [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Vivo redakti

Li iris lernis en Parizon, unue en la liceon Bonaparte (nune: liceo Condorcet) kaj poste, de 1859 en la École normale supérieure. Li iĝis instruisto pri fiziko en Orléans.

En 1863 li ricevis postenon en la Observatorio de Parizo en la servo pri meteologio. Tie, li amikiĝis kun Charles Wolf, kiu instruis lin pri spektroskopio. En 1867 ili ambaŭ malkovris grandajn spektrajn liniojn en eligo en la stelo P Cygni. Tiaj linioj estas tiuj de lumo elsendita el la fortega stela vento de tia nova tipo de stelo, kiu ricevis la nomon de Wolf-Rayet stelo.

Kun Édouard Stephan kaj Félix Tisserand, li partoprenis al ekspedicio por observi suneklipson en la Malaja duoninsulo la 18-a de aŭgusto 1868.

En 1869, li estis nomumita astronomo helpanto. Sed en 1874 li malakordiĝis kun Urbain Le Verrier kaj foriris el la Observatorio de Parizo. Li donis kursojn pri fizika astronomio en Marsejlo ĝis 1876, dato kiam li ricevis la ĵus kreitan katedron pri astronomio en Bordeaux. En 1878 li fondis, sur altaĵo de Floirac (Gironde), la observatorion de Bordeaux kies direktoro li estis ĝis sia morto. De 1880 li estis ano de la municipa konsilantaro de Floirac.

Li vojaĝis en Hispanion por observi la suneklipson de la 30-a de aŭgusto 1905 en Burgoso.

Li estis entombigita en la tombejo Saint-Vincent de Floirac. Kolegio[1] de ĉi tiu komunumo portas lian nomon.

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Paĝaro de la kolegio Georges Rayet, entenas biografieton de Georges Rayet.

Eksteraj ligiloj redakti