Gergely Kiss [gergej kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Gergely estas hungara akvopilkisto (dekstrulo), trifoja olimpiano, trifoja olimpika ĉampiono. Lia persona nomvarianto estis Gergő.

Gergely Kiss
Gergely Kiss en 2016
Gergely Kiss en 2016
Persona informo
Naskiĝo 21-an de septembro 1977 (1977-09-21) (46-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo akvopilkisto
TTT
Retejo http://www.kissgergo.com
vdr

Gergely Kiss[1] naskiĝis la 21-an de septembro 1977 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gergely Kiss maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1996. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 2005. Lia edzino naskis 2 filinojn en 2003 kaj 2006. Li ricevis ŝtatajn premiojn en 2000 kaj 2008.

Sporta kariero redakti

Gergely Kiss inter 1986-2015 estis akvopilkisto ankaŭ eksterlande. Li estis hungara ĉampiono kvinfoje (2002-2006), dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1994-2012. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2000, Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kun tri oraj medaloj, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 2003. En 2013 li fondis sportakademion, en 2022 li ekhavis sportan postenon province.

Lia libro redakti

  • Életem a játék (2014, kun aldonoj en 2020)

Fontoj redakti

Referencoj redakti