Germán Sánchez Espeso

hispana verkisto

Germán SÁNCHEZ ESPESO (Pamplono, Navaro, 22a de januaro 1940) estas hispana verkisto.

Germán Sánchez Espeso
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1940 (1940-01-22) (84-jaraĝa)
en Pamplono
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Eŭskio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Li studis Filozofion, Klasikajn Lingvojn kaj Kinematografion. Li estis reĝisoro de reklamkino, instruisto de literaturo, eldonkonsilisto de Ediciones del Centro kaj membro de la International Writing Program de la Universitato de Iovao. Li sekvis fekundan aktivecon kiel rakontisto laŭ diversaj stiloj, nome eksperimenta, klasika, krimromana, porinfana ktp. Liaj unuaj verkoj, nome Sus primeras obras, Experimento en génesis, Síntomas de éxodo, Laberinto levítico kaj De entre los números, estas konsiderindaj kiel la plej eksperimentemaj eĉ hermetaj, laŭ la aŭtoro mem.

Narciso, Premio Nadal 1978, etas jam verko de pli klasika strukturo. Ĝi enkondukas kuriozan interpreton de mito, interplektante intrigon kaj erotismon. Paraíso arigas novelojn laŭ la fadeno de la biblia rakontaro, en kiu li kondensas ironie ĉiujn homajn rilatojn. En las alas de las mariposas estas iran-reenan vojaĝon en la tempo, unuflanke, de la socio ĉirkaŭ la Hispana Enlanda Milito kaj aliflanke de la protagonisto, mortonto kiu revenas al sia infanaĝo.

New York Shitty estas amuza romano, komponita per deliraj roluloj kaj freneza ritmo, promeno tra la nuntempa socio sarkasme kaj bonhumura. El corazón del sapo estas lia unua novelo por la infana legantaro; temas pri rakonto plena je imagopovo kaj ritmo, en kiu aperas profundaj temoj kiel morto, tempo, feliĉo, adaptitaj al la infana inteligenta publiko.

Verkoj redakti

  • Experimento en génesis (1967).
  • Síntomas de éxodo (1968).
  • Laberinto levítico (1972).
  • De entre los números (1978).
  • Narciso (1978). Premio Nadal
  • Viva el pueblo (1981).
  • Paraíso (1982).
  • La reliquia (1983).
  • Baile de disfraces (1984).
  • Pollo frío en la nevera (1985).
  • En las alas de las mariposas (1986).
  • El corazón del sapo (1987).
  • La mujer a la que había que matar (1991).
  • No dejéis el cuchillo sobre el piano (2001).
  • New York Shitty (2004).
  • La raja en el nenúfar (2016).
  • Clítoris (2017).
  • Niñez, dulce veneno (2022).

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Germán Sánchez Espeso en la hispana Vikipedio.