Gertrúd Havas [havaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Havas Gertrúd estis hungara pupteatristo, voĉoaktoro. Ŝia edzo estis István Bölöni Kiss.

Gertrúd Havas
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1927 (1927-05-05)
en Budapeŝto
Morto 11-an de aprilo 1982 (1982-04-11) (54-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo toksiĝo per karbona monooksido
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o István Bölöni Kiss
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Gertrúd Havas [1] naskiĝis la 5-an de majo 1927 en Budapeŝto, ŝi mortis la 11-an de aprilo 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gertrúd Havas finis aktoran lernejon en 1943, poste ŝi akiris diplomon en Teatra Akademio en 1946. Tamen ŝi estis poste laboristo en fabriko, sed en la sekva jaro ŝi partoprenis en fondo de pupteatro, el kio evoluis la Pupteatro (Budapeŝto). Inter 1955-1958 ŝi estis membro de la Hungara Radio, kie ŝi havis rolojn en programoj pri fabeloj. En 1958 ŝi revenis al la Pupteatro, kie ŝi restis ĝismorte. Ŝia infaneca voĉo estis ofte aŭdebla en fabelprogramoj de Hungara Televizio. Ŝi ricevis premiojn en 1966 kaj 1974.

Elektitaj pupteatraj roloj redakti

Dubladaj roloj redakti

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Anne Baxter kaj aliaj
  • hungaraj voĉoj de desegnofilmoj kaj de aliaj fabeloj, inter ili la plej fama estis "Mazsola" [maĵola]

Fontoj redakti