Geyza Karlovszky [gejza karlovski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Karlovszky Geyza estis hungara farmaciisto, apotekisto. Lia frato estis Bertalan Karlovszky.

Geyza Karlovszky
Persona informo
Naskonomo Karlovszky Geyza
Naskiĝo la  22-an de novembro 1860(nun 1860-11-22)
en Hungario Rimaszombat (Hungara reĝlando)
Morto la 27-an de aprilo 1936
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Frat(in)o Bertalan Karlovszky
Okupo
Okupo farmakologo • apotekisto
vdr

Geyza Karlovszky [1] naskiĝis la 22-an de novembro 1860 en Rimaszombat, (Hungara reĝlando nuntempa Rimavská Sobota en Slovakio), li mortis la 27-an de aprilo 1936 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Geyza Karlovszky frekventis gimnazion en Pest (urbo). En 1874 li estis lernanta apotekisto en Nyíregyháza, post 2 jaroj en Miskolc, fine en Kecskemét (jam kiel subapotekisto). En la lasta urbo li abiturientis, poste li akiris farmacian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1881. En la sekva lernojaro li plulernis kemion en la sama loko de Károly Than, poste li estis asistanto ĝis 1892. Li kreis novan medikamenton Thanatol. La nomo dediĉas al Károly Than, la kuracilo helpis multe al nervozaj malsanoj. En 1892 li transprenis redaktadon de farmacia periodaĵo kaj li estis tre aktiva en farmacia vivo. En 1923 li establis apotekon en Budapeŝto.

Lia libro redakti

  • A gyógyszerek magyar tudományos és népies tájelnevezései (1887)

Fontoj redakti