Madiswil

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Ghürn)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Madiswil (stacidomo).

Madiswil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarwangen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Supra Argovio en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2216 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Madiswil
Blazono de Madiswil
Blazono de Madiswil
Blazono de Madiswil
La preĝeja kvartalo de Madiswil
La preĝeja kvartalo de Madiswil
La preĝeja kvartalo de Madiswil
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Supra Argovio
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarwangen
Koordinatoj  47° 10′ 0″ N 7° 48′ 0″ O / 47.16667 °N, 7.80000 °O / 47.16667; 7.80000 (mapo)Koordinatoj: 47° 10′ 0″ N 7° 48′ 0″ O / 47.16667 °N, 7.80000 °O / 47.16667; 7.80000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2216
Areo 23,18 km²
Alteco 538 m super marnivelo
Poŝtkodo 4934
Komunumkodo 0332
Mapo de Madiswil
Mapo de Madiswil
Mapo de Madiswil
vdr

Geografio redakti

Madiswil situas en la Svisa Mezlando ĉe la bordo de la rivero Langete proksimume 8 kilometrojn sude de la urbo Langenthal. La komunumo konsistas el la vilaĝo Madiswil kaj la setlejoj Bisegg, Mättenbach, Wyssbach, Ghürn, Rüppiswil, Roschbach kaj Hochrüti, kaj ek de la 1-a de januaro 2011 ankaŭ la vilaĝoj kaj iamaj komunumoj Kleindietwil kun la vilaĝetoj Dietwylschynen kaj Weinstegen, kaj Leimiswil.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,18 km², de kiuj 29,8% estas kovritaj de arbaro, 62,8% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Madiswil limas en nordo al Lotzwil, en nordnordoriento al Busswil ĉe Melchnau, en nordoriento al Melchnau, en oriento al Reisiswil, en orientsudoriento al Gondiswil, en sudoriento al Auswil, en sudsudoriento al Rohrbach, en sudo al Rohrbachgraben, en sudsudokcidento al Ursenbach, en sudoriento al Ochlenberg, kaj en nordokcidento al Rütschelen.

Trafiko redakti

Tra la komunumo Madiswil kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 244 de Langenthal la Huttwil. La komunumo estas konektita al la publika transportreto per stacidomo ĉe la fervojlinio de Langenthal al Willisau.

Historio redakti

La unua dokukmenta mencio de Madiswil datiĝas el la jaro 795 kiel Madalestwilare, kiam iu Heribold donacis siajn bienoj al la preĝejo de Rohrbach. En mezopoko la Monaĥejo Sankt-Galo, la Monaĥejo Sankt-Johannsen kaj la Monaĥejo Sankt-Urban estis bienposedantoj en Madiswil. La alta jurisdikcio apartenis al la kiburgo kampargrafejo Burgonjo, kiu en la jaro 1406 fariĝis havaĵo de la urbo Berno. En la jaro 1480 atribuis Madiswil al sia kamparvoktejo Aarwangen. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Madiswil apartenis al la helveta distrikto Langenthal. Ek de 1803 ĝis formas parto de la distrikto Aarwangen, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2010 estis atribuita al la administra distrikto Supra Argovio. La 1-a de januaro 2007 la iama komunumo Gutenburg estis integrita al Madiswil. [2] Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 la iamaj komunumoj Leimiswil kaj Kleindietwil estis integritaj al Madiswil.

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti